La Garrovilla

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Garrovilla.svg

La Garrovilla [garoBIja] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas garrovillanos. La censita populacio en 2009 estis de 2.506 loĝantoj.

Situo [redakti]

La Garrovilla estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 215 m; je 51 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 16 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, al kiu utilas iomete kiel dormovilaĝo. La surfaco de ties teritorio estas de 33,5 km².

Ekonomio [redakti]

Ĉefe agrikulturo, ĉar situas en la mezo de la komarko de agrikulturo de irigacio nome Vegas Bajas kun produkto de tomatoj, maizo ktp.