La Gioconda

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gioconda
La Gioconda
Leonardo da Vinci, inter 1503 kaj 1506
oleo sur popla ligno
77 × 53 cm
Luvro
vdr

La Gioconda (La Ĝokonda, t.e. "S-ino Giocondo", la vorto signifas ankaŭ la gajala ĝoja virino) estas pentraĵo de Leonardo da Vinci pri virino kun mistera rideto. Ĝi estas ankaŭ nomata Mona Lisa. (Mona Liza) Leonardo pentris ĝin komence de la 16-a jarcento, olefarbe sur popla ligno. Ĝin posedas la franca ŝtato kaj ĝi pendas en la muzeo Luvro en Parizo.

Mona Lisa estas unu el la plej vaste konataj pentraĵoj en la mondo, abunde studata kaj analizata, kopiata kaj eĉ parodiata.

Historio

Laŭ Giorgio Vasari temas pri junulino el Florenco, Mona Lisa, kiu edziniĝis fine de la 15-a jarcento al gravulo Francesco del Giocondo kaj de tie la nomo. La realigo de la pentraĵo okazus en la dua periodo florenca de Leonardo, pli precize inter 1503 kaj 1505. La aŭtoro ege ŝatis tiun verkon kaj kunportis ĝin ĝis kiam oni vendis ĝin al Francisko la 1-a. Poste ĝi estis ĉiam en reĝaj palacoj, ankaŭ Napoleono disponis el ĝi. La Luvro estas ties hejmo ekde la Franca Revolucio. En 1911 ĝi estis ŝtelita kaj aperis post du jaroj en Florenco; intertempe multaj estis arestitaj kiel suspektitoj, kiel Guillaume Apollinaire kaj Pablo Picasso.

Eroj

La verko reprezentas la supran parton de virino, nome vizaĝo, kolon kaj bruston kaj brakojn kun manoj interplektitaj. Kontrastas la helecon de la karno, ĉefe de vizaĝo kaj kolo kun la malheleco de la vestaĵo kaj eĉ de la fona pejzaĝo. Unu el la plej rimarkindaj eroj de tiu verko (kiuj multege paroligis kritikistojn kaj pristudulojn) estas la nuanco de la rideto, tio estas lipoj preskaŭ malfermaj kaj iometete levitaj en anguloj, kvazaŭ ĝi estus simbolo de eleganto, sprito, enigmo, ĉiutageco aŭ senfinaj interpretoj. Tiu rideto entute akuratas kun la mildeco kaj dolĉeco de la entuta esprimo kaj de la virino kaj de la pejzaĝo.

Pri la pejzaĝo ne temas nur pri simpla fono, ĉar Leonardo tie pentris malprecizan konturojn kaj eĉ lumojn. Estas rokoj en malproksimo, sed vojo maldekstre kaj ponto dekstre (nur preskaŭvideblaj) ŝajnas kvazaŭ simboloj, kiuj simboligus la tutan portreton.

Teĥniko

La verko estas grava ekzemplo de la tekniko de "sfumato", kio konsistas en malaperigi la precizajn konturojn de la ĝistiama pentraĵo antaŭ malprecizaj konturoj kiel internebulaj, kio havigas la pentraĵon de realisma enmeto en la reala atmosfero. Tiu tekniko videblas ĉefe ĉe manoj kaj okuloj. En okuloj eĉ oni nek videblas brovoj nek okulharoj.