La Graciosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de situo de la insulo La Graciosa
Foto de la insulo La Graciosa ekde Mirador del Río

La insulo[1] La Graciosa formas parton de la insularo Chinijo -apartenanta al la Regiono de Kanarioj (Hispanio) kaj al la Provinco de Las Palmas-, kun la insuletoj de Montaña Clara, Roque del Este, Roque del Oeste kaj Alegranza. Estas nordokcidente de Lanzarote, insulo de kiu dependas administre kaj el kiu separas ĝin markoleto konata kiel El Río. Ĝi troviĝas ankaŭ relative proksime de la kontinenta afrika marbordo.

La Graciosa posedas 29 km² en kiu estas la du solaj vilaĝoj de la insulo: La Caleta del Sebo (insula ĉefurbo) kaj Casas de Pedro Barba. Estas la malplej loĝata de la ok loĝataj insuloj, kaj kies aktuala populacio estas de 644 loĝantoj. La insula ekonomio estas bazata sur fiŝkaptado kaj turismo.

Historie ĝi estis konkerata en 1402 fare de la esploristo normanda Juan de Bethencourt, sub la vasala feŭdeco de Henriko la 3-a (Kastilio).

La insulo estas atingebla nur el maro, kvankam ĝi posedas ankaŭ helikopter-havenon situan ĉe Caleta del Sebo. Ĝi ĝuas skabenon en la municipo lanzarota de Teguise.

Notoj

  1. La Graciosa estas foje nomata "islote" (insuleto), kvankam laŭ la Real Academia Española islote estas insulo malgranda kaj sen loĝantoj. Vidu: "Islote" en Diccionario de la Real Academia Española.