Sévaz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Guérite)
Sévaz
Blazono de Sévaz
Blazono de Sévaz
Blazono de Sévaz
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 50′ 21″ N 6° 52′ 30″ O / 46.83917 °N, 6.87500 °O / 46.83917; 6.87500 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 21″ N 6° 52′ 30″ O / 46.83917 °N, 6.87500 °O / 46.83917; 6.87500 (mapo)
Areo 2,50 km²
Alteco 492 m super marnivelo
Poŝtkodo 1541
Komunumkodo 2043
Mapo de Sévaz
Mapo de Sévaz
Mapo de Sévaz
vdr

Sévaz estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sévaz situas en eksklavo de Kantono Friburgo inter la ebenaĵo de la rivero Brojo kaj la baseno de la Lago de Neŭŝatelo sude de la urbo Estavayer-le-Lac. La komunumo konsistas el la vilaĝo Sévaz kaj la setlejo La Guérite en okcidento de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,50 km², de kiuj 2,0% estas kovritaj de arbaro, 86,0% servas por agrikulturo kaj 8,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sévaz limas en nordoriento al Vernay, en sudoriento al Bussy, en sudokcidento al Les Montets, kaj en nordokcidento al Estavayer-le-Lac.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sévaz pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Payerne al Estavayer-le-Lac. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas ĉe la okcidenta komunumlimo apud Estavayer-le-Lac. La trajnlinio de Payerne al Estavayer-le-Lac, kiu pasas tra la komunuma teritorio ne disponas pri haltejo en Sévaz, sed la komunumo estas konektita per buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sévaz datiĝas el la jaro 1056 Silva. Dum mezepoko Sévaz apartenis al la Senjorujo Estavayer kaj dividis ties historian sorton, fariĝis en la 15-a jarcento friburga havaĵo kaj fine en la jaro 1848 estis atribuita al la distrikto Brojo. La malgranda Priorejo de Sévaz menciita en 1167 estis sub la administrado de la Abataj Senjoroj de Granda Sankt-Bernardo, ĝis ili en la jaro 1528 venis sub la kontrolon de la Priorejo Sankta Nikolao de Friburgo. En la jaro 1847 granda parto de la vilaĝo detruiĝis en inscendio.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]