La Guardia (Toledo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi

La Guardia
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Urbestro Francisco Javier Pasamontes Orgaz
Retpaĝaro [1]
Demografio
Loĝantaro 2.422  (2011)
Loĝdenso 12,36 loĝ./km2
Geografio
Areo 196
v  d  r
Information icon.svg
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Guardia en la provinco Toledo kaj en Hispanio

La Guardia (La Gvardio) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La termino "La Guardia" devenas el gota wardja 'gvardio' .[1] La toponimo devenas el tempo de la reconquista. Laŭ Madoz, estis nomata Guardia «desde que vino a serlo de los cristianos contra las algaradas sarracenas» (ekde kiam ĝi iĝid tio por kristanoj kontraŭ ekinvadoj de islamanoj).[2]

Loĝantoj[redakti | redakti fonton]

La loĝanto nomiĝas Guardiolo. La censita populacio en 2011 estis de 2.422 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².

Situo[redakti | redakti fonton]

La Guardia estas situanta en la centra parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Mesa de Ocaña en la nordorienta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 730 m; je 55 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 196 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°47′9″ N 3°28′38″ Ok.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipo troviĝas «en lo alto de un cerro» (sur pinto de monteto).[2] Ĝi apartenas al la komarko Mesa de Ocaña kaj limas kun la municipaj teritorioj de Dosbarrios kaj Villatobas norde, Corral de Almaguer oriente, Lillo, El Romeral kaj Tembleque sude, kaj Villanueva de Bogas kaj Huerta de Valdecarábanos okcidente, ĉiuj de la provinco Toledo. «Comprende los despoblados de Casar de Redondeo, Daucos, San Cebrián o Cuartos de la Hoz, Santa María y Villapalomas» (Enhavas senhomejojn Casar de Redondeo, Daucos, San Cebrián o Cuartos de la Hoz, Santa María kaj Villapalomas).[2]

Trafluas la teritorion diversaj rojoj, sekaj plejparte de la jaro, kiaj Cedrón, Vadeláguila kaj Fuente del Madero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La arkeologiaj restoj de tiu municipo kaj ĉirkaŭaĵoj indikas praekziston el epoko prehistoria, okupita de diversaj popoloj ĝis la romia konkero. Ties alta situo ŝlosila ĉe la vojo al Andaluzio estis tialo por grava rolo laŭlonge de la historio.

Post la reconquista, Alfonso la 6-a ordonis la konkeron de tiu vilaĝo fare de ls Kavaliroj de Sankta Johano, al kies Ordeno ĝi apartenis. En 1212 lokanoj elstaris en la batalo de Las Navas de Tolosa, kaj pro tio Alfonso la 8-a distingis ilin per titolo Muy Leal (ege lojala). Post jaroj, Ferdinando la 3-a donid ĝin al la ekleziuloj de Toledo.

Poste ĝi estis donata de Filipo la 2-a favore al la senjoroj Guardiolas kaj Bazanes.[2]

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam maldekstrulo, nome dufoje komunisto, dum sepfoje socialisto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental), Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝo x, ISBN 84-95432-05-6.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Madoz, 9, paĝoj 50 al 51.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]