La Haba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Haba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko Vegas Altas
Poŝtkodo 06714
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Juan Pedro Rodríguez González
Demografio
Loĝantaro 1 208  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 55′ N, 5° 48′ U (mapo)38.91946-5.801854Koordinatoj: 38° 55′ N, 5° 48′ U (mapo) [+]
Alto 305 m [+]
Areo 86,6 km² (8 660 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
La Haba (Ekstremaduro)
La Haba (Ekstremaduro)
DEC
La Haba
La Haba
situo en Ekstremaduro
La Haba (Hispanio)
La Haba (Hispanio)
DEC
La Haba
La Haba
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Haba [+]
vdr

La Haba estas municipo de Hispanio, en la provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj la regiono Ekstremaduro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 208 loĝantoj sur areo de 86,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas jabeños.

Situo[redakti | redakti fonton]

La Haba estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 305 m; je 120 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj tre proksime de Don Benito kaj de Villanueva de la Serena gravaj urboj de la respektivaj komarkoj nome Vegas Altas kaj La Serena kaj oni povas diri, ke inter ambaŭ estas La Haba, plie en La Serena. La surfaco de ties teritorio estas de 86,6 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de La Haba.
Ponto de Antigua; 21-a de januaro 2023.
Ermitejo de Antigua; 21-a de januaro 2023.

La zono estis jam loĝata antaŭ la romia epoko, kiel sugestas ŝtono de romia altaro uzata kiel baptujo en ermitejo Antigua, romiepoka ponto super la rivero Ortigas kaj ĉefe multnombraj tomboj elfositaj en roko en la ĉirkaŭaĵoj de tiu ermitejo.

Dokumente oni scias, ke tiu teritorio estis konkerita al la islamanoj tempe de Fernando la 3-a kaj pasis al la Ordeno de Alcántara, kiel la tuta komarko de La Serena, kie elstaris la superulejo de Magacela kaj la praktika pli atingebla sidejo de Villanueva de la Serena, kies domaro estis La Haba, ĝis 1554, kiam la reĝo Karlo la 1-a de Hispanio sendependigis ĝin per la titolo de villa kontraŭ la pago de 1.346.500 maravedioj.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo prezentas unuetaĝajn blankajn domojn tipajn en la regiono kaj en Andaluzio kun stalo por ĉevalaro kaj subtegmenton por agrikulturaĵoj. La plej propra elemento estas ornamaĵo kaj plifortaĵoj el granito, kies laborado estis tradicia en la vilaĝo kaj ebla kialo por la etimologio de la nomo.

Multaj granitaj blazonoj estas restaĵoj de la nobelularo de la 17a kaj 18-a jarcentoj. Multaj montras simbolojn de la Ordeno de Alcántara kaj apartenis al la Grafoj de Montalbán kaj al tiu de Campos de Orellana, inter aliaj.

  • Preĝejo de Sankta Johano Baptisto
  • Ermitejo de Nuestra Señora De La Antigua je 9 km de la vilaĝo en tre natura medio de la 15a jarcento, sed sur loko jam loĝata de antaŭromia epoko. La sonorilturo estas aparta kaj ligata al la ĉefe konstruaĵo per arkaro. Estas romia ŝtono konvertita en baptujo kaj proksimaj homoformaj tomboj, krom aliaj restaĵoj de antaŭromia setlado. Proksime estas ponto de romia deveno kaj mezepoka rekonstruo.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

La Haba, panoramo, fone la montaro de Magacela.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]