La Herodo de Fleury

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tri reĝoj vizitantaj la novnaskiĝintan Jesuon

La Herodo de Fleury estas unu el la multaj latinlingvaj literaturaj tekstoj, tiukaze teatraĵo, kiu rilatas kun la naskiĝo de Jesuo kaj tre ofte kun la adoro de la Magoj. La originala manuskripto konserviĝas kiel MS 201 en municipa biblioteko de Orléans, verkiĝis ĉ. 1200 kaj uziĝis en la abatejo Fleury de Saint-Benoît-sur-Loire. Ĝi enhavas citaĵojn kaj teksterojn el diversaj evangelioj kaj alispecaj verkoj.

Tiun teatraĵon akompanis muzikistoj kaj tre verŝajne aliaj liturgiaj ceremonioj. Temas pri anonco de la nasko de Jesuo, alveno de la Tri magoj, apero de la minacanta Herodo kaj adoro de la magoj.

Personaro[redakti | redakti fonton]

  • anĝelo,
  • ĉiela ĥoro,
  • paŝtistoj,
  • du akuŝistinoj,
  • tri magoj,
  • armita viro,
  • Herodo,
  • viroj de Herodo,
  • ĉefpastroj,
  • skribistoj,
  • filo de Herodo.

Scenaro[redakti | redakti fonton]

  • anonco al paŝtistoj,
  • adoro de la paŝtistoj,
  • alveno de la tri magoj,
  • alporto de la magoj antaŭ Herodo,
  • adoro de la magoj kaj ties foriro.

Fonto[redakti | redakti fonton]