La Jaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Jaro
periodaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldonejo Flandra Esperanto-Ligo
vdr

La Jaro estas po-jara poŝ-kalendaro eldonata dum pluraj jaroj de Flandra Esperanto-Ligo (FEL). Ĝi estas la ununura poŝ-kalendaro tute skribita en Esperanto, kaj do celas al esti pli internacia ol la nacilingvaj tiaj. Ĝi tial enhavas multege da datoj menciendaj por ĉiuj religioj, landoj ktp. Kvankam enmetitas bahaa kalendareto kaj mencioj de la jarŝanĝoj ĉinaj, islamaj kaj judaj, ĝia datkalkula sistemo estas centelcente kristanisma.

Postkalendare ĝi kutime entenas utilajn informojn pri internaciaj vokokodoj, la landoj de la mondo (kun esperantigitaj nomoj de ŝtatoj, ĉefurboj, organizoj, monunuoj), kaj simile.

Kvarlingva Vortareto / Vortareto Multlingva[redakti | redakti fonton]

Sub la redakto de André Albault kaj helpata de denaskaj parolantoj de la koncernaj lingvoj regule aperis "Kvarlingva Vortareto" (poste nomita "Vortareto Multlingva") inter 1982 kaj 1991. En ĝi oni trovas apud mallongan enkondukon en la cellingvo la tradukojn de 500 esperantaj vortoj kaj aldone de la dekdu monatoj, sep tagoj, numeraloj, pronomoj, posesivoj k.t.p. de Esperanto al jenaj lingvoj. Lingvoj uzantaj nelatinan alfabeton (ekz. la greka, korea, hinda k.t.p.) estas transskribitaj per latinaj literoj.

eld. jaro cellingvo 1 cellingvo 2 cellingvo 3
1a 1982 franca hungara svahila
2a 1983 angla irlanda korea
3a 1984 germana pola hinda
4a 1985 greka rumana turka
5a 1986 itala slovaka turka
6a 1987 rusa ukraina ĉina
7a 1988 hispana kroata bengala
8a 1989 dana sveda norvega
10a 1990 nederlanda ĉeĥa malagasa
11a 1991 portugala skot-angla skot-gaela

Mendebleco[redakti | redakti fonton]

Oni povas mendi La Jaro-n ĉe la esperanta librovendejo je la retpaĝaro de FEL: http://www.retbutiko.be

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]