La Kanto de la Krucmilito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cançon de la Crosada
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Guilhèm de Tudèla, nekonata valoro
Lingvoj
Lingvo okcitana lingvo
Eldonado
Eldondato 13-a jarcento
Ĝenro epopeo
vdr

La Kanto de la Krucmilito, okcitanlingve "la Cansó de la Crosada", estas monumento de la okcitana literaturo. Tiu longa poemo (pli ol 9500 versoj) estis skribita inter 1212 kaj 1219, kaj rakontas la tragedion, kiu okazis en Okcitanio de 1209 ĝis 1219 (fakte la krucmilito daŭris ĝis la 1230-aj jaroj).

Ĝi konsistas el du partoj malsimilaj :

La unua parto entenas 2749 versojn kaj 130 paragrafojn, kaj rakontas la eventojn ekde la komenco de la krucmilito kontraŭ la Kataroj far la francaj armeoj kaj la Papo en 1209 ĝis la grava batalo de Muret en 1213. Guilhèm de Tudèla estas la aŭtoro de tiu unua parto. Li estas kronikisto, kiu strebas al objektiveco kaj preciza priskribo de ĉiuj eventoj, neglektante neniun detalon. Li tamen subtenas la Francojn kaj krucmilitistojn.

La dua parto enhavas 6811 versojn kaj 83 paragrafojn, kaj rakontas la historion de la batalo de Muret (1213) ĝis alia grava batalo en Baziège en la jaro 1219. La aŭtoro de tiu ĉi dua parto, kiu ŝajne mem partoprenis tiun lastan batalon, restas ĝis nun nekonata. La anonima aŭtoro skribas en bela kaj pura okcitana lingvo, kaj faras el tiu poemo veran eposon, kie aperas klare siaj pasiaj sentoj kaj esprimforto.

Tiu "Kanto" estas pasia dolorhimno, lukto de tuta kulturo por siaj moralaj valoroj, penslibereco, toleremo, heredaĵo de la trobadoroj kaj de la Fin'amor.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.