La Kanto de la Nibelungoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
unua paĝo de la manuskripto C de La Kanto de la Nibelungoj (ĉ. la jaro 1220)

La Kanto de la Nibelungoj (germane Nibelungenlied [nib-LUη-n-li:t]) estas mezaltgermana eposo de la nord-ĝermana mitologio verkita en la 13-a jarcento. La rakonto okazas en Worms, ĉefurbo de Burgundio, kaj ĉe la korto de reĝo Etzel (Atilo la Huno). La militisto-heroo Sigfrido, venkinto de la nibelungaj hordoj, edziĝas al Krimhilda kaj kaptas la valkirion Brunhildan por reĝo Guntero, kiu volas edziĝi al ŝi. Brunhilda planas la morton de Sigfrido pere de Hageno. Hageno ŝtelas la ringon de la nibelungoj kaj ĝin kaŝas en la Rejnon. La resto de la libro rakontas la venĝadon de Krimhilda. Ŝi edziniĝas al Atilo kaj naskas filon de li. Poste ŝi invitas Gunteron kaj Hagenon al sia korto: la poemo finiĝas per ĝenerala amasbuĉado.

bildo el la manuskripto K de la eposo (ĉ. la jaroj (1480-90)

Richard Wagner verkis operaron laŭ tiu Kanto, Der Ring des Nibelungen (La ringo de la Nibelungo), kiu konsistas el kvar operoj: Das Rheingold (La Rejnoro), Die Walküre (La valkirio), Siegfried (Sigfrido) kaj Götterdämmerung (La krepusko de la dioj).

La kanto baziĝas sur la skandinavaj legendoj de la Volsungasaga (Sagao de la volsungoj) kaj la Malnova Edda.

Vidu ankaŭ

  • La esperanta vikipedia artikolo pri la mezaltgermana lingvo citas la komencon de "La Kanto de la Nibelungoj" en origina mezepoka lingvaĵo, en versio de moderna germana lingvo kaj en laŭeble laŭvorta esperanta traduko.


Eksteraj ligiloj

olea pentraĵo de Johann Heinrich Füssli: "Krimhilda ĵetas sin sur la mortan Sigfridon" (1817)