La Kapitalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de La Kapitalo en la germana lingvo

La Kapitalo (germane Das Kapital (3 volumoj, 1867, 1885, 1894) estis plej grava verko de Karlo Markso (originale: Karl Marx), en kiu li resumis siajn pensojn pri funkcio de la kapitalisma ekonomia sistemo kaj pri ties evoluo al memdisvolvo. Ĝi montras kritikan vidpunkton pri tiu sistemo, kaj esploras aliajn eblecojn de organizado.

Markso celis malkovri, esplori la ekonomiajn leĝojn de la moderna socio. La dua kaj tria volumoj aperis post lia morto en redaktado de Friedrich Engels.

Kiel kvaran volumon de La kapitalo Markso planis la libron Teorioj pri la plusvaloro (germane: Theorien über den Mehrwert), kiu estis en 1905 eldonita de Karlo Kaŭcko (germane: Karl Kautsky). Tiu eldonlaboraĵo de Kaŭcko estas tamen konsiderata ne serioza, kaj nova eldono estas preparata kadre de la ĉiomeldono de la verkaro de Markso kaj Engelso, MEGA (Marx-Engels-Gesamtausgabe).

La kapitalo – kvankam ĝi estas verkita surbaze de la 19-jarcenta kapitalismo – montras fenomenojn kiuj plene evoluis nur en la malfrua 20-a jarcento estas ĝis hodiaŭ baza ekonomik-teoria verko pri leĝoj de la merkatekonomio. Ĝi havis gravan efikon je evoluo de la ekonomiko kaj akumulo.

Tradukoj kaj adaptoj[redakti | redakti fonton]

La libro estis tradukita al plej gravaj lingvoj de la mondo.


Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Karlo Markso: La kapitalo, Kritiko de la politika ekonomio, Unua volumo, Libro I : La produktadprocezo de la kapitalo, Ĉapitroj unua ĝis naŭa, en traduko de Vilhelmo Lutermano, Monda Asembleo Socia (MAS), 2009, 379 p. kaj
  • Karlo Markso: La kapitalo, ..., Ĉapitroj deka ĝis dekkvara, ..., 2010, 243 p. (La apero de la tria libro -- ĉapitroj 14-25 -- estas planita por la fino de 2010)

Pro la komplekseco de la libro, jam de frua tempo diversaj aŭtoroj verkis resumojn kaj kompendiojn. Unu el ili, farita de Frederiko Engelso, troviĝas en Esperanto en la supre menciita unua libro de la Kapitalo:

  • Frederiko Engelso: "La kapitalo" de Markso. En: Karlo Markso: La kapitalo, ..., Ĉapitroj unua ĝis naŭa ..., p. 364-371.

Kroma, pli ampleksa resumo en Esperanto aperis en 2009:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]