La Kirketo (Havano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Kirketo
konstruaĵotemplo [+]
Koordinatoj23° 8′ 26″ N, 82° 20′ 57″ U (mapo)23.14049444-82.34903333Koordinatoj: 23° 8′ 26″ N, 82° 20′ 57″ U (mapo)

La Kirketo (Havano) (Kubo)
La Kirketo (Havano) (Kubo)
DEC
Map
La Kirketo
Vikimedia Komunejo:  Museo el Templete [+]
vdr

La Kirketo (hispane El Templete) estas religia konstruaĵo havanta grandan historian valoron, situanta en la Placo de Armiloj de Malnova Havano, municipo de Havano (Monda heredaĵo de Unesko) en Kubo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1827, laŭ la planoj de la kolonelo Antonio de la Torre kaj sub la gvido de la reganto Francisco Rodríguez y Cabrera. Ĝi estis starigita laŭ propono de la Kapitano Generalo Francisco Dionisio Vives en la loko kie verŝajne fondiĝis la Vilaĝo Sankta Kristoforo de Havano en 1519. La Kirketo, laŭ kelkaj fakuloj, estas la unua novklasika konstruaĵo en Havano, kaj unu el la verkaĵoj kiuj plej influis en la kuba arkitekturo. La monumento similas al greka templo. En ĝia interno troviĝas busto starigita memore al Kristoforo Kolumbo, malkovrinto de la insulo kaj troviĝas ankaŭ kapokarbo. En la ĝardenoj troviĝas la Sojlo de Cajigal [kaĥigAl], honore al la hispana reganto kiu konstruigis la kirketon en la jaro 1754. Sur tiu sojlo troviĝas bildo de la Virgulino de Pilar, patronino de la hispanaj navigantoj.

Tradicio[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare en ĉiu antaŭtago de la 16-a de novembro, fondotago de la vilaĝo, la loko atestas la pilgrimadon de centoj da havananoj kiuj trifoje rondiras la kapokarbon kaj ĵetas moneron al ĝiaj radikoj kaj silente, petas deziron kun la espero je ĝia plenumiĝo. Meze de la 18-a jarcento velkiĝis la unua kapokarbo kaj ĝi estis anstataŭita plurfoje ĝis la nuna, plantita en 1960