Konkero de la Dezerto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Konkero de la Dezerto)
El malón, 1845, olepentraĵo de Mauricio Rugendas.
La generalo Julio Argentino Roca fine de la 1870-aj jaroj.

La Konkero de la Dezerto estis milita kampanjo okazinta inter 1878 kaj 1885 fare de la registaro de Argentino kontraŭ la popoloj de indianoj, ĉefe de las etnoj de mapuĉoj kaj tehuelĉoj, kiu atingis la celon plenumi la faktan kontrolon super la teritorioj de la regionoj Pampo kaj Patagonio kiujn Argentino konsideris parton de sia teritorio, ĉar estis teorie inkluditaj ene de la limoj de la Vicreĝlando Rivero Plata, apartenanta al la hispana monarkio, sed ĝis tiam sub fakta kontrolo de diversaj nacioj de Indianoj.

En historia senco pli amplekse, la termino inkludas ankaŭ la kampanjojn antaŭajn al tiu nomita Konkero de la Dezerto, tio estas, la aro de militaj ekspedicioj faritaj de la hispanoj kaj de la naciaj kaj provincaj argentinaj registaroj kiuj sukcedis, kontraŭ la indianoj, antaŭ la granda kampanjo de 1879.

La komenca celo estis finigi la konstantajn atakojn fare de indianoj al bienoj kaj vilaĝoj sed, ĉefe samtempe aligi al la produktivaj planoj la konkeritajn teritoriojn, disdonante ilin al la membroj de la Rura Societo, elstaraj financistoj de tiuj ekspedicioj.[1][2] Ne surprizu ke, en epoko kiam ankoraŭ ekzistis sklaveco en Sudameriko,[3] kaj kie eraraj reinterpretoj de la teorioj de Darwin ebligis la enmodigon de ia socia darvinismo,[4] la indianoj estis traktitaj kiel malsupraj estaĵoj, sen la samaj rajtoj kiel la krioloj aŭ la eŭropanoj, kiel okazis en preskaŭ ĉiu angulo de la tiama mondo ĉe aliaj originaj popoloj.[5][6]

La kampanjo de Roca[redakti | redakti fonton]

La kampanjo de Neŭkeno kaj Río Negro[redakti | redakti fonton]

La kampanjo de Andoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bayer, Osvaldo: «Pulgas y garrapatas», Página/12, 4a de decembro de 2004. Konsultita la 4an de decembro de 2013.
  2. «Ahora atacan los Grondona», Página/12, 15a de oktobro de 2011. Konsultita la 4an de decembro de 2013.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-05-17. Alirita 2014-03-26.
  4. Tilman, Rick (2001): «Darwin’s impact: social evolution in America, 1880-1920» Arkivigite je 2010-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
  5. «From terror to genocide: Britain’s tasmanian penal colony and Australia’s history wars»[rompita ligilo], ĉe la retejo Journals, de la Universitato de Ĉikago.
  6. Thornton, American Indian Holocaust, págs. 48-49.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]