La Kvar Barbuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Muziko > Francaj kanzonoj


La Kvar Barbuloj - france les quatre barbus - (fakte ili eĉ ne havis barbon: ili surmetis imitaĵajn barbojn) estis grupo de burleskaj francaj kantistoj.

En jaro 1938 kvar junaj studentoj renkontiĝas en feria-tendaro, kaj komencas vigligi junulfestojn per kanti tradiciajn popolajn kantoj, tio estas la prahistorio de tio kio iĝos en 1948 la "Kvar barbuloj". Eĉ kiam sukceso estos veninta je ili, ili restos ĉiam simplaj, prezentante sin tiel bone en modestaj paroĥaj salonoj kiel en prestiĝaj teatroj, kaj ĉiam preferante dormi en dormosakojn pli bone ol en luksaj hoteloj. Ilia Repertuaro miksas diverse harmonion, poezion, petolan humuron,, vivĝojon, teneron, inpertinenton, ridego, ribelemo, strangfantazion, kaj ĉiam aŭtentecon. Ne tute forlasinte la tradiciajn popolajn kantojn - ili registris plenajn diskojn de tradiciaj ŝipanaj kantoj , studentaj kantoj (ofte ege malprudaj!), skoltaj kantoj, pordrinkaj kantoj - kaj foje registrinte ankaŭ tutan diskon de anarĥiaj kantoj, ili ĉefe ekkantis tekstojn de konatuloj kiel Georges Brassens, Boris Vian, Paul Braffort,kaj la humuristo Pierre Dac, sed iliajn plej grandajn sukcesojn ili ricevis per parodioj sur famaj arioj de klasika muziko kaj opero. (ilia du plej famaj estis, memevidente!! la ĉefario de "La barbiero de Sevilo" de Gioacchino Rossini alitkstita al "Vivu la barbo kaj la barbuloj!", kaj "la tukpiĉilo" sur ario de la 5-a simfonio de Ludwig van Beethoven). Nur la heredantoj de Camille Saint-Saëns procesis kontraŭ ili pro esti aliuzita la arion de lia Danse Macabre (mortintoj danco) al bufona teksto pri piloloj injekcioj kaj klisteroj!

Ili ĉesis kanti ĉ. 1970.

Eksteraj ligoj:

Rete legebla en Esperanto: