La Kvar Etapoj de Krueleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unua etapo

La Kvar Etapoj de Krueleco (angle The Four Stages of Cruelty) estas serio da kvar presitaj gravuraĵoj publikigitaj de la brita artisto William Hogarth en 1751. Ĉiu gravuraĵo bildigas sinsekvan etapon de la vivo de la fikcia heroo Tom Nero.

Komencante per la torturo de hundo kiel infano, Nero sekve frapas sian ĉevalon kiel juna homo. La tria etapo konsistas el ŝtelo kaj murdo. La kvara, laŭ Hogarth neevitebla etapo estas la ekzekucio de Nero kaj stumpigo de ties korpo en anatomia teatrejo.

La gravuraĵoj estis uzitaj kiel instrua moralo por infanoj aŭ laboristoj.