La Lampiro
La Lampiro estas la oficiala organo de Esperanto-Asocio de San-Paŭlo (EASP).
En 1947 ekaperis la gazeto São Paulo Esperantista kiel organo de tiu Asocio, sed ne preterpasis la n-ron 4 kun raporto pri la 11-a Brazila Kongreso de Esperanto. En 1949 la Asocio informis ke ĝi povos aperi nur mimeografe, sed ĝi ne aperis.
En 1959 post la sugesto de Atualidades Esperantistas tamen aperis la unua La Lampiro sub zorgo kaj redaktado de Darcy Pedroso Machado Gaia. La n-ro 8 de aprilo 1960 estis dediĉita entute al Kolonelo Cândido Bravo, kiu ĵus mortis kaj estis unu el la motoroj de la tiama subŝtata movado; tiam oni eldonis 1.500 ekzemplerojn.
La apero, kiu pretendis esti monata, ekde n-ro 09 (julio 1960) saltis al trimonata. En ekstraordinara asembleo en 1961 estas proponita komitato por La Lampiro kaj en 1962, José Dias Pinto estas proponita por zorgi pri la organo. Spuroj pri tiuj proponoj ne postrestis krom kunlaboro per artikoloj.
La n-ro 12 estas de decembro 1961, la n-ro 13 estas de majo 1962 kaj n-ro 14 saltis 10 jarojn ĝis aprilo 1972 ankoraŭ sub redaktado de Darcy P. M. Gaia. Intertempe en kunveno en 1970 oni celis internan bultenon La Moskito, dum en 1970 la estraro diskutis pri bezono de "literatura revuo".
La n-ro 15 de La Lampiro aperis en oktobro 1972 post klarigo pri malfacilaĵoj. En 1972 ankaŭ aperis de la asocio Boletim Informativo sub farado de Elvira Fontes, kiu eldonis 16 numerojn. La n-ro 16 de La Lampiro havas la daton de junio 1973, jam sub redaktado de Elvira Fontes. De tiam ĝis n-ro 27 de 1976 ĝi aperis ĉiam post du aŭ tri monatoj, do pli malpli regule. Tamen en 1974 estis sugesto antastaŭi La Lampiron per revuo en kuneldono de Kultura Kooperativo de Esperantistoj, kies nomo estis Dialogo.
La n-ro 28 de La Lampiro saltis al septembro 1978, kaj n-ro 32 reaperas nur en septembro 1983 kiam Symilde Schenk Ledon prenas sur sin la redaktadon dum 19 jaroj. Ekde tiam, la bulteno estis seninterrope regule eldonita kvarfoje jare.
En 2002, la redaktaktan taskon heredis José Roberto Tenório, kiu dum du jaroj eldonis 6 numerojn. Nuntempe, la redaktanto estas Genildo Martins Coelho, ankaŭ prezidanto de Associação Paulista de Esperanto.
Ĝi estas registrita kiel unu el la plej konstantaj kaj longdaŭraj organoj de la tuta mondo.
