La Ludo (mensa viruso)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Ludo
I lost the game.jpg
Ludanto anoncas ke ŝi malvenkis La Ludon
Nombro de ludantoj Milionoj[1][2][3][4][5]
aĝa rekomendo Ĉiu
Daŭro de preparo Nenio
Daŭro de ludo Eterne
Hazardo Iom
Necesaj kapabloj Penso subpremo
Estiĝo Ne sciata
v  d  r
Information icon.svg

La Ludo estas ada ludo. La celo estas eviti pensojn pri La Ludo mem. Se oni pensas pri La Ludo, oni malvenkas. La reguloj postulas ke malvenkintoj anoncu ke ili malvenkis, kaj reekludu. Ne estas eble 'venki' la ludon; oni nur povas eviti malvenkon dum tiom kiom eblas. Pri La Ludo homoj ofte esprimas ĉagrenon, sencelecon, aŭ amuzon.[1][1][2][3][4][5]

Kiel Ludi[redakti | redakti fonton]

Reguloj[redakti | redakti fonton]

La nuraj reguloj estas jen:

  1. Se oni sciiĝas pri la ludo, oni estas ludanta La Ludon.
  2. Se oni pensas pri La Ludo, tiu malgajnas.
  3. Necesas anonci, kiam "Mi perdis la ludon!".

Strategioj[redakti | redakti fonton]

Iom da ludantoj elpensis strategiojn por igi aliajn ludantojn malvenki. Ekzemploj jen: Skribi ĝin kiel grafitio ĉe publikaj lokoj aŭ sur monbiletoj[5].

Origino[redakti | redakti fonton]

Neniu scias el kie venas La Ludo. Unu teorio estas ke du viroj maltrafis sian lastan trajnon hejmen kaj restis ĉe la stacidomo dum la tuta nokto. Ili penis ne pensi pri la situacio kaj kiu ajn unue pensis, malvenkis[2]. Alia teorio estas ke ĝi estis inventita en Londono dum 1996 "ĉagrenigi homojn"[1], sed probable tio ne estas la vero ĉar anekdotoj sciigas ke la ludo ekzistis antaŭ tiam.

La Interreto[redakti | redakti fonton]

La ludo ekestis Interreta fenomeno ekde 2002[1], kiam la retpaĝaro losethegame.net (malvenki la ludon, esperante) naskiĝis. Ĝi estas populara specife ĉe bildafiŝejoj.

La Ludo ankaŭ estas menciita en Xkcd, la fama angla retkomiko. [1]. Traduko jen:
Kontraŭ-Mensa Viruso
Vi ĵus _venkis_ la ludon!
Bone. Vi liberas.
(Mi surpiziĝas tiom kiom vi! Mi ne kredis ke estas ebla.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Montgomery, , "Teens around the world are playing 'the game', The Canadian Press, 2008-01-17.
  2. 2,0 2,1 2,2 "If you read this you have lost the game, The Metro, 2008-12-05.
  3. 3,0 3,1 Boyle, , "Mind game enlivens students across U.S., The Daily Nebraskan, 2007-03-19.
  4. 4,0 4,1 Verelst, , "The Game, het eenvoudigste spel ter wereld, De Morgen, 2007-03-15, paĝo 2.
  5. 5,0 5,1 5,2 Rooseboom, , "Nederland gaat nu ook verliezen, De Pers, 2008-12-15.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]