La Ludo de Logiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Ludo de Logiko (angle, "The Game of Logic") estas apenaŭ konata verko de Lewis Carroll. Origine verkita por kompreniĝi kiel ludo al sepjaraj knabinoj, lia sistemo plenkadre montras tion, kio estas, kio ne estas, kaj kio ankoraŭ ne scieblas.

La ludo similas al Karno-a (Karnaugh) mapo, sed ĝi uzas ruĝajn kaj grizajn tegoletojn por montri la premisojn pri la kondiĉoj. Unu advantaĝo de tiu ĉi sistemo estas ke oni povas klare vidi la sciitan kontraŭ la nesciitan per la markita figuro.

La simpla figuro estas dividita dekstre-maldekstre por la unua kondiĉo, supre-sube por la dua kondiĉo, kaj ene-ekstere por la tria. La unua premiso montras parencon inter la unua kaj la tria kondiĉoj, kaj la dua premiso montras parencon inter la dua kaj la tria kondiĉoj, tiel la konkludon oni legas kiel la parenco inter la unua kaj la dua kondiĉoj.

Li grandigas la ideojn en sekvanta verko, Simbola Logiko.