La Luzidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Luzidoj
Aŭtoro Luís Vaz de Camões
Eldonjaro 1980
Urbo Chapecó
Eldoninto Fonto
Paĝoj 464
vdr

La Luzidoj (portugale: Os Lusíadas) estas verko de Luís Vaz de Camões, portugala poeto, publikigita en 1572. Ĝi estas epopeo pri la vojaĝo de Vasco da Gama al Hindujo preter la sudo de Afriko (Bonespera Kabo), estas unu el la plej famaj verkoj de la monda literaturo [1]. La poemo havas 8816 versojn opigitaj je 8-versaj strofoj, konsistigantaj 10 kantojn (=stancojn).

Pluraj aŭtoroj tradukis partojn de tiu vasta verko, i.a. Antoni Grabowski mem. La plenan tradukon atingis Leopoldo Knoedt (Brazilo), kies laboro publikiĝis en 1980.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La Luzidoj ne estas nur rakonto pri vojaĝo de Vasco da Gama, sed artaĵa verko de aŭtoro kiu deziris omaĝi sian popolon kaj ĝin admoni per la ekzemplo de glora pasinto, do la verko estas epopeo pri tuta portugala popolo kaj Vasco estas ĝia reprezentanto.

La verko estas impresa ankaŭ pro tio ke Camões multe vojaĝis (li longe loĝis en la orientaziaj kolonioj, i.a. en Makao kaj Hindujo), do liaj rakontoj estas vivplenaj kaj naturaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Lusiads (1800-1882). Alirita 2013-09-01.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]