La Métamorphose des cloportes (filmo)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Métamorphose des cloportes (La Metamorfozo de oniskoj) estas franca krima filmo de Pierre Granier-Deferre aperinta en 1965.

Enhavo

Teĥnikaĵoj [redakti]

Temo [redakti]

Edmond, Arthur kaj Rouquemoute preparas "aferon". Tamen, por enrompi la kofron, necesas speciala lutilo, kaj la maljuna Gertrude ne estas pruntedonema: 3 "brikojn!" (=30,000 frankoj). Edmond sukcesas konvinki sian delongan amikon Alphonse, ŝteliston de pentraĵoj, vendi kelkajn el ili por antaŭfinanci la aferon kaj kuniĝi al ili, kredigante al li, ke la trezoro estos multe pli granda ol ĝi efektive estas.

Alphonse luliĝas de iluzioj kaj... retroviĝas sola en malliberejo, pro la kulpo de neantaŭvidita rondiranta gardisto. Li estas kondamnita al kvin jaroj, sen novaĵoj de siaj antaŭaj amikoj. Kvin jaroj dum kiuj li elpensis sian teruran venĝon kaj antaŭplanis la forigon de tiuj «oniskoj» poste fariĝintaj respektindaj homoj.

Rolularo [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo