La Maldekstro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Maldekstro
Die Linke
Emblemo de La Maldekstro
Lando Flago-de-Germanio.svg Germanio
Estro Katja Kipping kaj Bernd Riexinger
Estro
Vicprezidantoj Sahra Wagenknecht

Caren Lay Axel Troost Jan van Aken

Federacia afergvidanto Matthias Höhn
Federacia kasisto Raju Sharma
Prezidentoj de parlamenta frakcio Gregor Gysi
Fondiĝo 16a junio 2007
Loko de fondiĝo Berlino
Ĉefa sidejo Berlino
Mandatoj en Germana Federacia Konferenco (Bundestag)
76 / 622
(12,2 %)
(Ekde 2009)
Ŝtata ĉiujara subvencio € 10.832.836,92 (2010)[1]
(Stato: 21-a de januaro 2011)
Membroj 73.658
(Stato: 31-a de decembro 201)[2]
Minimuma aĝo 14 jaroj
Procentaĵo da virinoj 37,3 %
(Stato: 31a de Decembro 201)[2]
Eŭropa partio Eŭropa Maldekstro kaj Forumo de Novaj Eŭropaj Maldekstroj
Frakcio (Eŭropa Parlamento) Konfederacia Frakcio de la Unuiĝintaj Eŭropaj Maldekstruloj
Junulara organizaĵo Linksjugend ['solid]
Studenta organizaĵo Die Linke.SDS
Retejo die-linke.de
v  d  r
Information icon.svg

La Maldekstro (Germane kaj en ekzakta literumo nur majuskle kaj fine kun punkto: DIE LINKE.) estas politika partio en Germanio, kiu ekestis la 16-an de junio 2007 pro aliĝo de la partio "Arbeit und soziale Gerechtigkeit – Die Wahlalternative" (WASG, "laboro kaj socia justeco - la balota alternativo") al la partio "Linkspartei.PDS" (origine "Partei des Demokratischen Sozialismus", do "partio de demokrata socialismo", la rekta heredanto de la antaŭa ŝtata socialisma partio "SED" de GDR, kiu integrigis la relative malgrandan Komunisman Partion de okcidenta Germanio).

Partiaj prezidantoj estas Katja Kipping kaj Bernd Riexinger. Inter la antaŭaj kunprezidantoj de 2010 ĝis 2012 estis Gesine Lötzsch, edzino de la esperantisto Ronald Lötzsch - ŝi demisiis el la prezidanta ofico pro malsano de la edzo. La partio "Die Linke" komprenas sin kiel "pli maldekstre" ol ĉiuj aliaj partioj en la germana parlamento Bundestag. Ĝi propagandas la koncepton de demokrata socialismo. La partio laŭ la stato de la 31-a de decembro 2007 havis 71.925 membrojn. En la teritorio de eksa GDR, kiu aliĝis al FRG la 3-an de oktobro 1990, do en la "novaj federaciaj landoj", la partio havas la statuson de popola partio.[3] En la germania parlamento Bundestag ĝi havas 53 el la entute 614 parlamentaj seĝoj kaj estas la kvara plej granda parlamenta frakcio. Sur eŭropa nivelo la partio estas membro de la Eŭropa Maldekstro kaj partoprenas en la "Nova Eŭropa Maldekstra Forumo" (NELF).

Programa profilo[redakti | redakti fonton]

La partio ĝis la stato de marto 2008 ne interkonsentis pri politika programaro, sed kreo de tia programaro estas planata ĝis la fino de la jaro. La 24-an kaj 25-an de marto 2007 dum komuna partia kunveno de la antaŭaj partioj Linkspartei kaj WASG en Dortmund tamen interkonsentiĝis "programaj fokusoj" por la nova unuiĝinta partio Die Linke. Tiu dokumento videbligas iujn bazajn poziciojn de la partio kaj fokusojn de ĝia politiko. La partio alstrebas specon de "demokrata socialismo", kiun ĝi difinas tre malsame ol la pli establita socialdemokratia partio SPD.

Labora politiko[redakti | redakti fonton]

Afiŝo kun postulo de 8 € da minimuma salajro

La partio volas ebligi al laborprenantoj memdecidon, kiu laŭ ĝi momente tute mankas. Ĝi substrekas la signifon de nepra solidareco inter ĉiuj loĝantoj. Oni volas "distanciĝi de sistemo", kiu forte dependas de konkurence motivigita ekonomio.

La plej gravaj fokusoj estas:

  • malaltigo de la ĉiusemajna labortempo
  • novaj laborlokoj pro ekologia kaj socia trakonstruo [4]
  • iuj sektoroj de laborpostenoj estu publike pagitaj kaj difinitaj [5]
  • aktiva ŝtata influo de la laborpostena ekonomio, kiu koncentriĝas pri tiuj, kiuj havas aparte malbonajn ŝancojn ekhavi laborpostenon
  • konsekvenca utiligo de la entreprenaj gajnoj pro la produktiveco por reale pli altaj salajroj de la dungitoj kaj por mallongigo de la labortempo
  • ŝtate fiksita minimuma salajro. kiu permesas bonan individuan ekziston [6][7]
  • plena socia sekurigo de ĉiuj laborposteno kaj humanigo de la laboro [8]
  • valido de la germaniaj sociaj normoj por ĉiuj ĉi-tie laborantoj (ankaŭ ezemple por laborantoj sen laborpermeso, helpantoj dum konstruado kaj la agrikultura rikolta sezono, negermaniaj kamionistoj pasantaj la landon ktp)
  • dono de publikaj laboroj al tiuj entreprenoj, kiuj obeas altajn sociajn kaj ekologiajn normojn en Germanio kaj subtenas plibonigon de tiuj normoj en globala nivelo.

Por atingi tiujn celojn, la partio aktive serĉas la kunlaboron kun la sindikatoj.

Similaj programaj fokusoj ekzistas pri la ekonomia kaj financa politikoj, pri mediprotekto kaj socia politiko, do aparte la prizorgo de la sociaj malplifortuloj kiel senlaboruloj, infanoj de malpliriĉuloj, malsanuloj kaj maljunuloj. Ankaŭ por interna politiko, kompreno pri baza demokratio kaj ties realigo, familia politiko kaj maldistriminacio ekzistas tekstoj, samkiel por esploro kaj eduko, amaskomunikiloj kaj la neceso de pli forta subvenciigo de la novaj federaciaj landoj de Germanio. La partio kadre de tio eksplicite substrekas avantaĝojn de la komunisma sistemo de la eksa ŝtato GDR, rilate al la tiam laŭ la partio pli bona infanprizorgo, lerneja kaj entute eduka sistemo, egala trakto de viroj kaj virinoj kaj vivteno de ĉie proksimaj kulturaj centroj - modelaj atingoj, kiuj estu ekzemplodonaj kaj imitendaj en la unuiĝinta ŝtato Germanio. Pliaj temoj estas malarmado, la trakonstruo de la monda ekonomio kaj batalo por demokratiigo de la "regoinstrumentoj" Unuiĝintaj Nacioj kaj Eŭropa Unio. La partio konfirmas la ekzistorajton de la ŝtato Israelo, samtempe sentas apartan solidaron al la laŭ ĝi subteninda komunisma sistemo de Kubo, kaj bonvenigas la aktualan politikan evoluon en Venezuelo kaj Bolivio.[9]

Organiza strukturo[redakti | redakti fonton]

La partio havas landajn ligojn en ĉiuj 16 federaciaj landoj, kiuj poe - aparte en orienta Germanio - konsistas el regionaj kaj distriktaj ligoj. La plej suba unuo de la partio nomiĝas "baza organizaĵo" kaj laŭ la membrodenseco kunligas sampartianojn en urba kvartalo, en urbo aŭ administra distrikto. Krome sur diversaj niveloj ekzistas temaj laborgrupoj kaj interesokomunumoj. La plej alta partia organo estas la partia kunveno, inter ties kunsidoj la partia estraro. La "federacia komisiono" kontrolas la partian estraron, konsilas kaj pacigas dum fortaj konfliktoj.

La partia estraro konsistas el 44 membroj, kiuj proporcie venas el la antaŭaj partioj Linkspartei.PDS kaj WASG. Lothar Bisky (83,6 %) kaj Oskar Lafontaine (87,9 %) elektiĝis partiaj prezidantoj.

La partio per frakcioj reprezentiĝas en ĉiuj landaj parlamentoj de la novaj federaciaj landoj de Germanio, kaj krome en la parlamentoj de Berlino, Bremeno, Hesio kaj Malsupra Saksio. La plej granda landa ligo troviĝas en Saksio. En Brandenburgio Die Linke estas la plej granda politika partio kaj havas pli da membroj ol la tradiciaj demokratiaj partioj SPDCDU.

En la partio estas pluraj programaj aloj, kiuj engaĝiĝas ekzemple por ekstrema kontraŭkapitalismo, por reformkomunismo, maldekstra inismo aŭ pli modera maldekstra kunlaboro kun la germaniaj socialdemokratia kaj verdula partioj.

Listo de prezidantoj[redakti | redakti fonton]

Landaj ligoj Prezidanto/parolisto Membroj Membroj po
100 000 loĝantoj
Baden-Virtembergo Christoph Cornides (kasisto)
Franz Groll
Elke Lison
Bernd Riexinger
Ursula Schorlepp
Bernhard Strasdeit
(ĉiuj kerna estraro)
2.007 19
Bavario Eva Bulling-Schröter
Harald Weinberg
1.865 15
Berlino Klaus Lederer 9.761 287
Brandenburgio Thomas Nord 9.908 389
Bremeno Katharina Krieger
Michael Lassowski
Inga Nitz
Klaus-Rainer Rupp
413 62
Hamburgo Zaman Masudi
Christiane Schneider
Berno Schuckart
Herbert Schulz
900 51
Hesio Ulrich Wilken
Ulrike Eifler
Marjana Schott
Ferdinand Hareter
1.818 30
Malsupra Saksio Diether Dehm
Kreszentia Flauger
2.242 28
Meklenburgo-Antaŭpomerio Peter Ritter 6.543 386
Nordrejn-Vestfalio Ulrike Detjen
Wolfgang Zimmermann
4.911 27
Rejnlando-Palatinato Heidi Racké
Alexander Ulrich
1.235 30
Sarlando Rolf Linsler 1.199 115
Saksio Cornelia Ernst 14.342 337
Saksio-Anhalto Matthias Höhn 6.557 268
Ŝlesvig-Holstinio Antje Jansen
Lorenz Gösta Beutin
793 28
Turingio Knut Korschewsky 7.531 326


Notoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]