La Marŝo de la Volontuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
义勇军进行曲
Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ
La Marŝo de la Volontuloj
“义勇军进行曲”
nacia himno
lando  Ĉinio
kantoteksto TIAN Han (田汉), 1935
muziko NIE Er (聶耳), 1935
ekde 1949
muzika ekzemplo
"La Marŝo de la Volontuloj"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
vdr
Partituro de la Marŝo de la Volontuloj.

La Marŝo de la Volontuloj (ĉine 义勇军进行曲) estas la himno de Ĉina Popola Respubliko. Ĝi estas verkita de s-ro Tian Han (田汉) je vortoj, kaj de Nie Er (聂耳) je muziko en la jaro 1935 por la filmo Heroaj geidoj. La teksto estis esperantigita de Vadanto (LU Jixin) kaj polurita de Celumio. La kanto estis populara dum la epoko de la milito kontraŭ Japanio kaj iam rolis kiel armea kanto. Ĝi estis ludita je la okazo de UN-a fondiĝo de 1945 por Ĉinio. Kiam Ĉina Popola Respubliko fondiĝis en 1949, la unuafoja konferenco de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco decidis, ke la Marŝo de la Volontuloj funkciu kiel la nacia himno ĝis iam poste oni oficiale decidu pri definitiva nacia himno. Poste, en 1978, la muzikaĵo finfine estis tutoficiale prenita kiel la nacia himno. En 2004, ĝi oficiale estis skribita en la Konstitucio de Ĉina Popola Respubliko.

Teksto de La Marŝo de la Volontuloj[redakti | redakti fonton]

Originalo Esperanta traduko
起来!不愿作奴隶的人们!

把我们的血肉筑成我们新的长城!
中华民族到了最危险的时候,
每个人被迫着发出最后的吼声,
起来!起来!起来!
我们万众一心,
冒着敌人的炮火,前进!
冒着敌人的炮火,前进!
前进!前进!进!

Leviĝ'! Popol' ne volanta sklavi!

Per niaj korpoj ni fondu la novan Grandmuron!
Ĉe Ĉinion venas la plej kriza hor'
Ĉiu devigite elkrias per lastmuĝ'
Leviĝ! Leviĝ! Leviĝ!
Ni unuanime,
Kontraŭ agresaj kugloj, marŝu!
Kontraŭ agresaj kugloj, marŝu!
Marŝu! Marŝu! Marŝ!

Pinjino
Qǐlái! Búyuàn zuò núlì de rénmen!

Bǎ wǒmen de xuèròu, zhùchéng wǒmen xīn de chángchéng!
Zhōnghuá mínzú dàoliǎo zuì wēixiǎn de shíhou.
Měi ge rén bèipòzhe fāchū zuìhòu de hǒushēng.
Qǐlái! Qǐlái! Qǐlái!
Wǒmen wànzhòngyìxīn,
Màozhe dírén de pàohuǒ, qiánjìn!
Màozhe dírén de pàohuǒ, qiánjìn!
Qiánjìn! Qiánjìn! Jìn!

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]