La Mastro de l' Ringoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: La Mastro de l' Ringoj (apartigilo)
La Ringo
Tri ringoj por la elfoj sub la hela ĉiel',
Sep por la gnomoj en salonoj el ŝton'.
Naŭ por la homoj sub la morto-sigel',
Unu por la Nigra Reĝo sur la nigra tron'
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land'.
Unu Ringo ilin regas, Unu ilin prenas,
Unu Ringo en mallumon ilin gvidas kaj katenas
Kie kuŝas Ombroj en Mordora Land'.

La Mastro de l' Ringoj (angle The Lord of the Rings [ðə lɔ:d əv ðə ɹɪŋz]) estas la ĉefverko de Tolkien, kaj ofte konsiderata unu el la ĉefverkoj de literaturo.

Post la sukcesega apero de La Hobito (1937), lia eldonisto Rayner UNWIN petis al Tolkien skribi iom pli pri hobitoj. Tolkien mem ne vere deziris tion; li pentis pri la infaneca stilo de La Hobito kaj preferis finskribi kaj eldoni sian vivoverkon Silmariliono. Tamen, li komencis novan hobitan aventuron, kiu baldaŭ evoluis, kunplektiĝante kun la Silmariliona mitologio kaj tute eskapante la regon de la aŭtoro. Dum ĉirkaŭ 20 jaroj li dumvespere kaj nokte verkis, reverkis, plibonigis mitojn kaj lingvojn kaj mapojn, tajpis kaj retajpadis. Fine, rakontego en ses libroj kun pli ol mil paĝoj kaj eksterrakonta informoaldono pretis. La eldonejo tamen decidis eldoni ĝin kiel tri librojn, jene:

Tamen, sian tutmondan populariĝon vere akiris la libro nur kiam aperis malmultekosta eldono kaj kiam ĝi furoris inter la hipioj en Usono dum la 1960-oj.

La Mastro de l' Ringoj jam tre influis modernan literaturon. Ĝi estis ekpafo por tute nova ĝenro moderna fantasto kaj kvazaŭ Biblio por la Hipia revolto. Ĝi ankaŭ estis la inspiro por centoj da filmoj kaj la rekta instiganto de kelkaj, plej ĵuse la Mastro de l' Ringoj-trilogio fare de Peter Jackson, kies unuaj du filmoj aperis (2001, 2002). Pro ĝia vasta aprezateco, la literaturaj fakuloj ne multe interesiĝis pri ĝi, senkone kaj superface juĝantaj ĝin banalaĵo, kaj tial Tolkien neniam ricevis la Nobelan literaturpremion. Ĉiukaze, multaj kritikoj konsideras la verkoj genia kaj unika, kies komparojn kaj komprenigojn oni ne serĉu inter modernaj psikologiaj romanoj, sed inter verkoj de la Romantiko kaj de la Mezepoko (sagaoj, mitoj ktp.).

Stilo kaj enhavo[redakti | redakti fonton]

Kiel dirite, La Mastro de l' Ringoj estas ampleksega rakonto, interteksante la plej diversajn fadenojn de lingvo, mitoj, historio ktp.

Frodo BAGINZO, adoptito kaj nevo de la hobito Bilbo Baginzo el La Hobito, heredas ties magian ringon. La magiisto Gandalfo (Gandalf) malkaŝas, ke la ringo de Frodo estas la "Unu Ringo" forĝita de la servinto de la malbono Saŭrono (Sauron) por regi la mondon, sed antaŭ jarcentoj perdita dum batalo. Jam onidiroj pri la retrovo atingis Saŭronon, kiu sendis siajn servantojn tramonden, por serĉi la Ringon... Tial Frodo devas fuĝi el la Provinco kun la Ringo, unuavice alportonte ĝin al la domo de elfestro Elrondo ("Elrond"), kie okazas konsilio. Kun li iras lia servisto Sam kaj du amikoj. Survoje ili renkontas Aragornon (Aragorn), la heredonton de la trono de Gondoro ("Gondor"). La konsilio fine donas al Frodo la taskon porti la Ringon, ene de 9-persona kunularo diverspopola, detru-cele al Mordoro ("Mordor"), la lando de Saŭrono kaj la forĝejo de la Ringo. Post multaj malfacilaĵoj, streboj kaj bataloj, Frodo atingas la Sortomonton, kaj devas liberigi sin de la Ringo ĵetante ĝin flamaren...

La lingvaĵo estas riĉa kaj simplece bela, spicita kun abundo da poemoj kaj priskriboj de naturo. Kio eble plej allogas, estas la magio de la Tolkien-a pejzaĝo: Ĉie troviĝas nomoj kaj memorigiloj pri antikvaj tempoj kaj foraj lokoj; jen ververa spruĉilo por la kreaj semoj kaŝataj profunde en ĉies mensoj.

Kialo de la verko[redakti | redakti fonton]

Tolkien propravorte havis neniajn moralajn aŭ alegoriajn kialojn ekskribi la verkon - li simple deziris amuzi sin mem kaj espereble la legantaron per bonega rakonto. Iam li kaj amiko C. S. Lewis plendis pri la malintereseco de moderna literaturo: "Estas maltro da libroj niagustaj. Ni verku ilin mem!"

Tamen, la magieco de la libro igis multajn raciemajn homojn serĉi pli "profundajn" intencojn alegoriecajn, interalie:

  • Ĝi estas alegorio pri la Dua mondmilito.
  • Ĝi estas alegorio pri la kristana lukto inter bono kaj malbono.
  • Ĝi estas alegorio pri kresko de infano plenkreskulen.
  • Ĝi estas alegorio pri la industriiĝo de Anglio.

Tiun lastan punkton, Tolkien iomete agnoskis, ĉar laŭ li la Provinco vere reprezentas lian infanaĝan Anglion senindustrian. Alikaze li diris, ke kerne la libro temas pri morto.

La Mastro de l' Ringoj ekzistas en esperanta traduko de William Auld. Iuj kritikis ĝin, precipe la traktadon de la propraj nomoj, sed multaj legantoj pensas ĝin tamen ĝuebla. La ĉi-antaŭe cititan verson pri la Ringoj, kiu aperas en la Esperanta versio de la libroj, tradukis Bertilo Wennergren. La poemeton de Tolkien tradukis laŭ la biografio de Humphrey Carpenter Bjørn A. Bojesen.

La Esperanta traduko mendeblas ĉi tie.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]