La Mastro de l' Ringoj (filma serio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Mastro de l' Ringoj
trilogio de filmoj
Originala titolo The Lord of the Rings
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 2001
Ĝenro fantasta filmo, aventura filmo, agfilmo, filmigo
Kameraado Andrew Lesnie
Reĝisoro(j) Peter Jackson
Produktisto(j) Peter Jackson
Scenaro Fran Walsh
Muziko de Howard Shore
Rolantoj Elijah Wood • Viggo Mortensen • Ian McKellen • Orlando Bloom • Sean Astin • Hugo Weaving • Cate Blanchett • Liv Tyler • Sean Bean • Andy Serkis • Christopher Lee • John Rhys-Davies
Produktinta firmao New Line Cinema
vdr

La Mastro de l' Ringoj (originale The Lord of the Rings) estas novzelanda fantasta filmtrilogio de Peter Jackson farita laŭ la rakonto de la samnoma libro de J.R.R. Tolkien.

Kiel la libra trilogio, La filmo aperis en tri partoj :

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Multaj kritikantoj konsentis ke eĉ se Peter Jackson faris neeviteblajn malfidelecetojn al la origina verko, li sukcesis krei kinan mondon kiu precize respektas la librojn de Tolkien. La filma intrigo do tre similas al la libra, krom kelkaj detaloj kiel la ĉapitroj koncerne Tom Bombadil kiuj simple malaperas en la filmo.

La trilogio rakontas do en la fantasta mondo kreita de Tolkien, tiel nomata la meztero, la magiisto Gandalfo malkovrante ke la pacemaj kaj pitoreskaj hobitoj posedas la Unu Ringo, sorĉaĵa ilo de la malbona kreitaĵo Saŭrono, kies celo estas disvastigi sian malbonan emperion. Helpe de reprezentantoj el la multaj popoloj de la meztero, kvar hobitoj kaj Gandalfo formas la kunularon de l' ringo por detrui la ringon kie ĝi estis kreita, meze de la malamika tero de Saŭrono.

De la libro al la filmo[redakti | redakti fonton]

La reĝisoro Peter Jackson

La Mastro de l' Ringoj de J.R.R. Tolkien estis longe konsiderata neadaptebla pro la romana komplekso, la multegaj rolantoj, la epopea dimensio de la verko, kaj pro malfacilaĵoj pri la alfilmigo (ĝis tiam ne solvebla koncerne la optikaj efektoj).

En 1978, Ralph Bakshi adaptis La Mastro de l' Ringoj kiel desegnita filmo. Pli precize, BAKSHI uzis rotoskopon, ilo kiu ebligas krei animitulo baze de veraj scenejoj. Tiel, La hobitoj estas tute desegnita, dum la nazguloj estas realaj aktoroj, kiujn oni, post aranĝoj, enigas en la bildon. La animacio ne renkontis komercan sukceson, kaj do la filma adaptado estis definitive forlasita de produktkompanioj.

Ekde 1995-1997, Peter Jackson, novzelanda reĝisoro, famigita de horora kaj fantasta filmo ofte kun nigra humuro (Heavenly Creatures - Ĉielaj Kreitaĵoj ; The Frighteners - La Timiguloj...), estis tiam sopirante pri la moderna refariĝo de King Kong. Anstataŭ tio li ekinteresiĝis al la adaptado de la verko de TOLKIEN, kiun li pensis malpli multekosta. La produktistoj kiujn li kontaktas deziras krei ununuran filmon aŭ filmon en du partoj, kiu implicis drastajn mallongigojn de la originala libro. Finfine, li kaptas ŝancon kaj oni disponigas al li unu monaton por trovi produktiston. La lastan tagon, li sukcesas eltrovi la kompanion New Line Cinema kiu akceptas lin financi kaj -plejfeliĉe- tuj proponas fari trilogion, tiel respektante la librajn seriojn.

Plejparto de la filmo estas reĝisorita senhalte. Pliaj scenoj estis poste filmataj por koherigi la tutan aferon (aparte por la DVD kie estas pli longa ol la kina versio). Tiu agmaniero ebligis ŝpari multan monon kaj la tuta buĝeto estis nur po 180 milionoj da Usonaj Dolaroj. La unua filmo La Kunularo de l' Ringo aperis en 2001 proksime de Kristnasko kaj fariĝis frapanta sukceso en la tuta mondo. Ĝi eĉ repagis la monon elspezata por la tuta trilogio!

La filmado de la tri filmoj daŭris entute 18 monatojn kaj kostis 281.000.000 usonajn dolarojn. La tutmonda dolara sukcesskalo de la trilogio atingis 2.916.544.743 dolaroj kaj gajnis 17 oskarojn.

Ĉefrolantoj[redakti | redakti fonton]

La Kunularo

La Elfoj

La Hobitoj

La Malamikoj

La Rohanio

La Gondorio

Aliuloj

Oskaroj[redakti | redakti fonton]

Listo de oskaroj ke la trilogio La Mastro de l' Ringoj ricevis :

  • 2002 : La Kunularo de l' Ringo
    • Plej bona fotografio
    • Plej bonaj vidaj efektoj
    • Plej bona muziko
    • Plej bonaj ŝminkoj
  • 2003 : La Du Turoj
    • Plej bona sona muntado
    • Plej bonaj vidaj efektoj
  • 2004 : La Reveno de l' Reĝo
    • Plej bona filmo
    • Plej bona reĝisoro
    • Plej bona artista direktaro
    • Plej bonaj kostumoj
    • Plej bona muntado
    • Plej bona originala kanzono
    • Plej bona muziko
    • Plej bonaj ŝminkoj
    • Plej bona sono
    • Plej bonaj vidaj efektoj
    • Plej bona sona muntado

Oni povas konsideri la 11 oskarojn de la lasta filmo kiel premioj por la tuta trilogio.
La Mastro de l' Ringoj estas la nura filmo kun Ben Hur en 1959 kaj Titanic en 1997 ricevante 11 oskarojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]