Lord of the Flies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Mastro de la Muŝoj)
Lord of the Flies
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro William Golding
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a de septembro 1954
Eldonejo Faber & Faber
Ĝenro young adult fiction • alegoria arto • robinsonado • sciencfikcio • malutopia fikcio
vdr

Lord of the Flies (Esperante Mastro de la Muŝoj) estas anglalingva alegoria romano de Nobel-premiita aŭtoro William Golding. Ĝi estis publikigita en 1954.

Temas pri grupo de adoleskantoj kiuj estas forlasita kun neniu ligo al la ekstera mondo en neloĝata insulo sekve de aviadila akcidento kaj klopodas memregi sin ege malsukcese. La esenco de la intrigo estas en la distordita socio kiun la infanoj sur la insulo konstruas.

Fono[redakti | redakti fonton]

Tiam kiam la libro estis verkita, priinsula literaturo estis sifuĉe ofta en Eŭropo. Multaj libroj estis verkitaj laŭ ripetiĝanta modelo, en kiu grupo da infanoj troviĝas sur soleca insulo, fortranĉita de la mondo al ili konata, kaj kun la paso de la tempo sukcesas krei utopian "socion", kiu imitas kaj efektivigas la konatan modelon de klerisma okcidenta demokratia socio. Golding venis por defii tiujn evoluon en sia libro. La socio, kiun la knaboj konstruas estas fundamente diferenca de la tipa modelo. Malgraŭ sia bona edukado, la knaboj liberiĝas de la kultura socio kaj drivas laŭ siaj pasioj por krei sovaĝan socion en kiu homo estas rivelita kiel sia propra plej granda malamiko.

Krome, ĉi tiu romano estis publikigita en la 1950-aj jaroj, kiam la teruraĵoj de la Dua mondmilito pli kaj pli famiĝis. Iuj diras, ke la aŭtoro faris en ĉi tiu romano specon de laboratoria eksperimento, kiu provas ekzameni ĉu la eventoj de la holokaŭsto estis unufoja evento aŭ rezulto de la malbona instinkto kaj naturo de la homo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La libro temas pri grupo de knaboj kiuj trovas sin sur soleca insulo dum milito. La libro priskribas la vivon kiun ili disvolvas vivante sur la insulo, en la foresto de plenkreskuloj, la potencrivalecojn kiuj okazas super kontrolo de la insulo, kaj la malsukcesan provon establi kulturitan vivon kaj moralan kaj efikan socion. Dum la paso de la tempo kaj sekve de iuj malfacilaj travivaĵoj, la knaboj spertas procezon en kiu ilia karakteroj degeneras en triban kaj malmoralan konduton, kies rezultoj estas la perdo de sian homecon kaj en praktiko la rita mortigo de du membroj de la bando (Simono kaj Porkido). Helpe de la libro, la aŭtoro provis reflekti la vizaĝon de la homa socio pri ĉiuj ĝiaj mankoj, kaj pri ĉiuj problemoj, kiuj regas en ĝi.

La infanoj timas la "beston" aŭ "monstron" kiu estis supozeble observita sur la insulo. Plurfoje ili retiriĝas de malsamaj klopodoj pro timo de ĝi, aŭ ili elfaras diversajn ritojn por pacigi kaj plezurigi ĝin. Unu el la ritoj estas munto sur brodo de forŝirita kapo de ĉasita porko kiel "tributo" al la monstro. Tiu ĉi porka kapo estas nomita Beelzebub ĉar ĝi altiras muŝojn. Beelzebub ankaŭ estas kromnomo por potenca demono en infero aŭ eĉ la diablo mem.

La infanoj sur la insulo provas krei sian propran socion. Komence ili laboras kune por pluvivi, sed en la procezo ili estas dividitaj en du grupojn:

La unua grupo estas la grupo de Ralph, kies rolulo reprezentas la voĉon de racio kaj toleremo. Ralph provas alporti la socion kiun la infanoj konstruas sur la insulo pli proksime al la homa socio de kiu ili venis. Lia emo estas konjekti, kion farus realaj respondecaj deciduloj se ili estus en sia loko. Komence la infanoj provas solvi disputojn en logika maniero. Ekzemple, por permesi ordon en diskutoj, povas paroli siavice nur tiu, kiu tenas la grandan konkon. Unu el la elstaraj infanoj en la grupo de Ralph estas nomita "Porkido", ĉar lia korpo estas dika, kiu provas pensi logike kaj esti modereca sed la infanoj ĝenerale malestimas lin. Kaj tamen, la nemaldikaj okulvitroj de Porkido ebligas al la infanoj ekbruligi fajron (Embarase, "Porkido" estas miopeca, difekto korektebla per diverĝaj lensoj, malkiel lupeo kiu estas konveksa lenso, kaj per tia tipo de lenso oni ne povas uzi kiel fokuso por koncentrigi sunradioj kaj ekbruligi fajron. Golding eble sciis tion kaj direktis ĝin, sed ĝi verŝajne estas nur eraro). Ralph estas optimisma, kredante ke plenkreskuloj venos por savi ilin sed Porkido realigas la bezonon organizi.

Ralph establas tri primarajn politikojn: amuziĝi, pluvivi, kaj konstante konservi fumsignalon kiu povis signali kaj alarmi preterpasantajn ŝipojn pri ilia ĉeesto sur la insulo kaj tiel savi ilin. La sinteno al la daŭra bontenado de la fajro estas en la libro indikilo de respondeca konduto kaj longperspektiva pensado. Poste en la rakonto la fajro estas estingita pro neglekto.

Kontraŭ la grupo de Ralph, kiu pli kaj pli perdas potencon dum la rakonto progresas, ekzistas la grupo de Jack, kio estas la tute malo de Ralph: li estas forta gvidanto, movita per la bezono de tuja kontentigo kaj per la kuro al potenco. Li kondutas barbare kaj alvokas la infanojn forlasi la vivon al kiu ili kutimis antaŭ ol veni al la insulo, kaj krei novan socion, kiu funkcias sen leĝoj, kaj laŭ la impulsoj kaj deziroj nur de ĝiaj membroj. Fakte Jack baldaŭ iĝas kruela, netolerema kaj totalisma tirano. La prezo de ĉikanado estas tre alta - ĝi kaŭzas la mortojn de du membroj de la grupo. La potencluktoj inter la teamoj daŭras, kaj "Porkido" estas mortigita kiam granda roko puŝita fare de Roger, la dekstra mano de Jack, trafas lin kaj ĵetas lin en abismon. Tie lia korpo frakasas sur la rokojn de la maro. La konko en lia mano eksplodas en milojn da blankaj pecetoj.

Ĉe la fino de la rakonto, la grupanoj de Jack ekĉasas Ralph-on kun la intenco mortigi lin. Dume, la infanoj kaŭzas Incendion kiu furiozas sur la insulo. La fumo de la fajro - kiu simbole anstataŭas la signalfajron kiu okazis pli frue - altiras la atenton de ŝipo kiu preterpasas, kaj ĝiaj maristoj savas la infanojn. La libro finiĝas kun la malpeza riproĉo de la savanta oficiro, kiu rakontas al la infanoj, post kiam ĝi estas rivelita al li pri la murdoj, ke li atendus ke britaj knaboj estu "pli eltrovemaj." Poste la tuta bando forlasas la insulon kaj revenas al civilizacio.

La motivo de fajro ekbruligita de perfiduloj kun la celo murdi la "bonulojn" en la rakonto sed lastmomente altiras la atenton de la skipo de preterpasanta ŝipo kiu savas la tutan grupon estas prenita de la rakonto de La kvardek tagoj de Musa Dagh fare de Franz Werfel; en ĝi grupo de armeaj dizertoj gvidataj de Sarkis Kilikian ekbrulis la tutan armean tendaron por krei malordon kaj kaŭzi la morton de la tendarestro, la pastro Ter Haigasun; ankaŭ la forbruligo de Musa Dagh alertas preterpasantan brit-francan floton, kiu lastmomente savas la armenojn sieĝitaj sur la monto kaj ĉirkaŭitaj de turkaj trupoj. Kontraŭe al la pesimisma mesaĝo ĉe la fino de tiu ĉi romano, la pastro Ter Haigasun, kiu postvivis la fajron, ekkomprenas ke "Dio agas en neatenditaj manieroj".

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

La libro priskribas la ŝajne naturajn impulsojn de homo en kadro kiu ŝajnas havi neniujn limojn kaj limigojn, kaj en kiu li povas fari kion ajn li volas. Unuflanke estas la voĉo de racio kaj kulturo, kaj aliflanke la homo ankaŭ havas la voĉon de malordo, perforto, serĉado de potenco kaj submetiĝo al tribaj pasioj kaj obeemo al gvidanto, kiu promesas promesojn por facila vivo.

La laboro traktas malsamajn alirojn al la koncepto de "homa naturo", supozante ke ekzistas tia naturo. Unu aliro argumentas ke homnaturo estas "malbona ek de sia juneco" kaj "homo al homo kiel lupo" (kiel Thomas Hobbes argumentis), kaj dua aliro diras ke homa naturo strebas al etika, kultura kaj logika kadro. Kun la helpo de la rakonto Golding priskribas kio povus okazi kiam ideologioj defias unu la alian.

La celo de Golding estis elvoki pensadon pri la vera naturo de homo kiu ofte estas rivelita esti malproksima de utopia kaj eĉ pasia kaj kruela. Pri la demando pri la naturo de homa instinkto: ĉu la homo estas fundamente bona kaj la institucioj estas tiuj, kiuj koruptas lin aŭ ĉu la homo estas esence malbona, ŝajnas ke Golding pli emas al ĉi-lasta ebleco.

Farante tion, Golding prenas pozicion pri demando kiu estis diskutita kaj en diversaj filozofiaj diskutoj kaj en la debato inter la liberala fluo kaj la realecpolitika fluo en internaciaj rilatoj. La libro ankaŭ devas esti komprenita kontraŭ la fono de la Dua Mondmilito, post kiu la libro estis verkita. En sia libro Golding provas plejparte respondi la demandon pri kiel ekstremismaj ideologioj kiel Naziismo kaj Faŝismo sukcesis kapti la korojn de la homamasoj kaj kapti potencon.

La insulo kie okazas la libro povus estinti paradizo: la knaboj havas sufiĉe da freŝa akvo kaj manĝaĵo. Ne estas predantoj sur la insulo. Sed, malgraŭ la magia ebleco de utopio sur la insulo, la knaboj detruas la insulon, bruligas ĝin, militas inter si kaj sekve vundas kaj mortigas unu la alian. Golding argumentas ke homoj estas kapablaj sub certaj cirkonstancoj de esprimado de la malico ene de ili, kaj trovas malfacila vivi en paco unu kun la alia. La monstro ne estas ekstera afero por infanoj, sed ĝi ekzistas ene de ili.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]