La Mevo
El Vikipedio
- La Mevo estis ornitologia periodaĵo, redaktita iam en Debrecen, Hungario, far Tibor Papp
- Mevo estas ankaŭ la reta krom-nomo de Paŭlo Moĵajev
La Mevo estis la nomo de amatora unuopo el Japanio. Ĝin konsistigis Ono Takao, kiu kantis kaj ludis memkomponitan, elektronikan popmuzikon. Ono ankaŭ mem produktis kaj eldonis sian muzikon. Liaj tekstoj kaj melodioj estas simplastilaj, kun atento al demandoj pri amo kaj etneco en usonecigita Azio.
Diskaro [redakti]
- Kompilaĵo (2003) - KD, antologio: Nomkarto (escepte de Mia kara mia) kaj Bluo kaj Vizaĝoj kaj Flava blankul’ (iom malsame ol la Vinilkosmo-kompil’-a)
- Vinilkosmo-kompil' 1 (1995) - Li kontribuas al la kompilaĵo per unu kanto, nome: Flava blankul’.
- Vizaĝoj (1993)
- Bluo (1991)
- La Nomkarto (1986)
