La Monaĥo ĉe la Maro

El Vikipedio, la libera enciklopedio


La Monaĥo ĉe la Maro
La Monaĥo ĉe la Maro
Caspar David FriedrichDer Mönch am Meer18081810
Oleo sur tolo
110 cm × 171,5 cm cm
Alte Nationalgalerie (Berlino)
vdr

La Monaĥo ĉe la Maro (germane Der Mönch am Meer) estas oleo-pentraĵo plenumita de la germana romantikista pejzaĝisto Caspar David Friedrich. Ĝi estis pentrita inter 1808 kaj 1810 en Dresdeno, kaj estis ekspoziciita por la unua fojo kune kun La Abatejo en la Kverkforsto. Pro peto de Friedrich, ĝi estis alkroĉita super La Abatejo en la Kverkforsto.

La du pentraĵoj hodiaŭ videblas en la Alte Nationalgalerie de Berlino.