La Mondo de Sofia

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

La Mondo de Sofia aŭ ankaŭ konata kiel La Ĝardeno de Sofia (Sofies Verden noverge) estas libro skribita de Jostein Gaarder, publikita unuafoje en 1991. La libro estis unue skribita en la Norvega lingvo, sed ĝi jam estas tradukita al pli ol 50 lingvoj. Nur en Germanio, pli ol 3 milionoj da kopioj estis venditaj.

La libro konsistas baze en dialogo inter la ĉefrolulo Sofia Amundsen, kiu estas preskaŭ 15-jaraĝa, kaj mistera viro nomita Alberto Knox. Kune, ili partoprenas lecionojn kaj aventurojn, kiuj okazas en pli kaj pli stranga kaj eksterordinara intrigo. Ĝi estas kaj novelo, kaj baza filozofia gvidilo. Ĝi ankaŭ havas temojn konservativajn kaj favorajn al UN. En 1999, la libro estis adaptita al kino, sed tamen, ĝi ne estis larĝe publikita ekstere de Norvegio. Tiu filmo ankaŭ estis prezentata kiel televida malgrandserio en Aŭstralio, eble eĉ ankaŭ en aliaj lokoj. Ĝi ankaŭ estis adaptita de Learn Technologies al komputila ludo en 1998.