Apples

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Motte (Apples))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Apples (stacidomo).
Apples
Blazono de Apples
Blazono de Apples
Blazono de Apples
Preĝejo de Apples
Preĝejo de Apples
Preĝejo de Apples
former municipality of Switzerland
Kantono Vaŭdo
Distrikto Morges
Koordinatoj  46° 33′ 07″ N 06° 25′ 41″ O / 46.55194 °N, 6.42806 °O / 46.55194; 6.42806 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 07″ N 06° 25′ 41″ O / 46.55194 °N, 6.42806 °O / 46.55194; 6.42806 (mapo)
Areo 12,93 km²
Alteco 635 m super marnivelo
Poŝtkodo 1143
Komunumkodo 5421
Mapo de Apples
Mapo de Apples
Situa mapo de Apples
vdr

Apples estas komunumo en la Distrikto Morges en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1248 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Apples sur alta tavolo sude de la Ĵurasa Montaro en la Vaŭda Mezlando super la valo de la rivero Morges kun bona belvido al la Alpoj kaj la Lago Lemano. La komunumo situas 16 kilometrojn okcidennordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano, proksimume 50 kilometrojn nordoriente de Ĝenevo kaj ok kilometrojn nordnordokcidente de la distriktĉefurbo Morges. En okcidento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la rivero Veyron, alfluanto de Venoge. La komunumo konsistas el la vilaĝo Apples kaj la novaj setlejoj En Lèvremont kaj La Motte.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 12,93 km², de kiuj 46,8% estas kovritaj de arbaro, 46,8% servas por agrikulturo kaj 6,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Apples limas en nordo al Pampigny kaj Sévery, en oriento al Echichens kaj Clarmont, en sudoriento al Reverolle kaj Bussy-Chardonney, en sudo al Yens, kaj en okcidento al Ballens kaj Mollens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Apples pasas la kantona ĉefvojo n-ro 128 de Morges al Bière. De la vilaĝocentro konektaj vojoj kondukas al Pampigny kaj Cottens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 7 kilometrojn sudsudoriente de la komunumo apud Morges. Apples disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝspura trama fervojlinio de Morges al Bière. De Apples alia mallargspura trajnlinio kondukas al Isle.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Apples datiĝas el la jaro 1011 kiel Aplis. Sur la komunuma teritorio estis malkovritaj ŝpuroj de romia setlejo kaj de frumezepoka tombokampo. La 18-an de februaro 1011 la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo donacis la preĝejon Sankta Petro en Apples al la Abatejo Romainmôtier. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Apples apartenis al la Voktejo Romainmôtier. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Morges kaj ek de 1803 al la Distrikto Aubonne. Surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi estis kun efiko de la 1-a de januaro 2008 integrita al la grandigita Distrikto Morges.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]