La Movado
El Vikipedio
La Movado estas nomo de almenaŭ du gazetoj.
- la unuan fondis kaj redaktis Emile Houbart en 1909. Ĝi aperis ĝis julio 1914, poste de oktobro 1923 ĝis 1933. Formato 33x25. Estis „plej efika propagandilo ilustrita, bonstila, interesa, tute aktuala centra franca organo.“ (Bibliografio de Internacia Lingvo, p. 324). Jarkolektoj de "La Movado" en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- La dua estas organo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj. Kelkaj artikoloj estas disponeblaj ĉe la retejo de KLEG.
