La Najtingalo (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Le Rossignol
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1914
Ĝenro novklasika muziko
vdr
Sceno desegnita de Alexandre Benois

La Najtingalo (ruse Соловей, Solovjei; france Le rossignol) estas rusa lirika rakonto triakta de Igor Stravinski. La libreto, bazita sur la rakonto de La Najtingalo de Hans Christian Andersen, estis verkita de la komponisto kaj de Stepan Mitussov. Ĝi estis unuafoje ludata la 26an de majo 1914 fare de la Rusaj Baletoj ĉe la Operejo Garnier en Parizo.

Stravinski eklaboris por opero en 1908, sed haltiĝis dum kelkaj jaroj ĉar li estis ricevinte mendon el Sergej Djagilev por la baleto La Fajrbirdo. Li kompletiĝis ĝin en 1914, post li estis kompletiginta sian aliajn du ĉefajn baletojn por Djagilev, nome Petruŝka kaj La konsekro de la printempo. Ĉar la tempo inter la verkado de la unua kaj dua aktoj etendis al ĉirkaŭ ses jaroj, laŭstile la verko respegulas la gravan ŝanĝitan alproksimiĝon de Stravinski al komponado, kaj tio povas klare esti detektata kiam okazas ludoj. Stravinski sekve revenis el grandaj produktaĵoj por koncentriĝi al ĉambra muziko kaj al piano.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

Fontoj

  • Taruskin, Richard, (1998), "The Nightingale" en Stanley Sadie, (Eld.), The New Grove Dictionary of Opera, Vol. Three, pp. 604—605. London: MacMillan Publishers, Inc. ISBN 0-333-73432-7 ISBN 1-56159-228-5
  • Walsh, Stephen, "The Nightingale", en Amanda Holden (Eld.), The New Penguin Opera Guide, New York: Penguin Putnam. pp. 906—907. ISBN 0-14-029312-4