La Nouaille

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Nouaille
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Gentioux-Pigerolles
INSEE kodo 23144 [+]
Poŝtkodo 23500
Kodo laŭ INSEE 23144
Politiko
Urbestro S-ro Jacques Georget
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 250 (2 006)
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 45°50′51″N 2°03′56″O  /  45.8475°N, 2.06556°O / 45.8475; 2.06556 (La Nouaille) (mapo) Koordinatoj: 45°50′51″N 2°03′56″O  /  45.8475°N, 2.06556°O / 45.8475; 2.06556 (La Nouaille) (mapo)
Alto 576 m - 846 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 48,12 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de La Nouaille en Francio
45° 50′ 51″ Nordo 2° 03′ 56″ Oriento / 45.8475 °N, 2.06555555556 °O / 45.8475; 2.06555555556 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Nouaille [+]
vdr

La Nouaille estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 250 loĝantojn laŭ censo plenumita en 2006. La komunumo apartenas al la natura regiona parko Millevaches.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Nouaille etendiĝas sur 48,12 km², kaj havis 250 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur po 5 homoj laŭ kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de La Nouaille situas je alteco de 846 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, La Nouaille apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Jacques Georget, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

En La Nouaille situas la tiel nomata Domaine de Banizette, aro da belaj kamparaj mezepokdomoj (klasifikita kiel Monumento historia).

Administrado[redakti | redakti fonton]

La Nouaille apartenas al la kantono de Gentioux-Pigerolles, kies ĉefurbo estas Felletin. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]