La Orotava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
La Orotava
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Provinco provinco Santa Cruz de Tenerife
Fondita 1502–1506
Poŝtkodo 38300
Retpaĝaro www.villadelaorotava.org
Demografio
Loĝantaro 41,171 (2 009)
Loĝdenso 198,6 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj Koordinatoj: 28°23′N 16°31′U  /  28.383°N, 16.517°U / 28.383; -16.517 (La Orotava) (mapo)
Alto 390 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 207,31 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
La Orotava (Tero)
La Orotava (Tero)
DEC
La Orotava
La Orotava
Situo de La Orotava
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Orotava [+]
vdr

La Orotava estas urbo kaj municipo sur la kanaria insulo Tenerifo en la hispana provinco Santa Cruz de Tenerife.

La etimologio de la nomo ne estas certa. Multaj historiistoj derivas ĝin de la guanĉa nomo de la regiono, ArautavaArautápala. Sed ĝi povus deveni ankaŭ de la nomo de tiea guanĉa reĝlando (mencejlando), Taoro.

La municipo[redakti | redakti fonton]

La municipo La Orotava situas norde sur la insulo kaj ampleksas ties tutan centron kun la monto Teide. Laŭ alto super marnivelo ĝi etendiĝas de 0 m al 3.718 metroj. Per areo de pli ol 200 km² ĝi estas la plej granda municipo sur la insulo, eĉ post kiam Puerto de la Cruz sendependiĝis de ĝi en 1772. Ekde tiu tempo ĝi havas nur tute mallarĝan marbordon, oriente de Puerto de la Cruz.

Granda parto de la Nacia Parko de Teide apartenas al la municipo.

Administra sidejo kaj loĝcentro de la municipo estas la samnoma urbo, sed ekzistas aliaj signifaj loĝataj lokoj: Aguamansa, Barroso, Benijos, La Florida, La Perdoma, Pinoleris kaj San Antonio.

La urbo[redakti | redakti fonton]

La urbo La Orotava situas super Puerto de la Cruz, en meza alto de 390 metroj. Ĝi havas kelkajn impresajn konstruaĵojn kaj monumentojn, ekzemple la preĝejon de nia sinjorino de la koncipiĝo (Iglesia de Nuestra Señora de la Concepción, nacia monumento), la "domon kun balkonoj", la ĝardenon Victoria kaj la "muelejan itineron", kiu memorigas pri la tradicia produktado de gofio (faruno el rostita greno).