La Panistino de la ebenaĵanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Panistino de la ebenaĵanoj estas danco el Vendeo (Francio).

Pozicio de la gedancantoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas rondodanco, viroj kaj virinoj alternas, tenante la manojn. Ĉiu viro havas sian parulinon dekstre, kaj sian najbarinon maldekstre (live).

Unue : - Oni antaŭeniras al la centro per 4 paŝoj, kaj retroiras same. - Ĉiu viro malprenas la manon de sia najbarino, sed li tenas plu la manon de sia parulino, kiun li turnigas ĉirkaŭ si, kiel kaptoŝnuro (la parulino unue paŝas antaŭ li). - Ĉiu viro reprenas la proksiman manon de sia najbarino. Ĉiuj gedancantoj denove antaŭeniras per 4 paŝoj, poste retroiras ( dufoje).

Due : Ĉiu viro malprenas la manon de sia parulino, kaj turniĝas al sia najbarino, de kiu li prenas la talion per la dekstra mano, kaj la paroj rotacias, farante svingon, dum dek-ses pulsoj. Je la fino de la svingo, la viro metas sian najbarinon dekstre de li sur la cirklo, do ŝi iĝas lia parulino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Popola danco