La Patrolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Patrolo estis literatura rondo, fondita en Milano (Italio) en majo 1969 fare de Giorgio Silfer kaj Manuela Bottiglioni, al kiuj preskaŭ tuj aldoniĝis Carlo Minnaja kaj Nicolino Rossi. Ĝi celis kunigi Esperanto-verkistojn kun komuna itallingva kultura fono.

En sia plej vasta momento ĝi konsistis el sep verkistoj: Tazio Carlevaro, Clelia Conterno Guglielminetti, Gianluigi Gimelli, Carlo Minnaja, Gaudenzio Pisoni, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer. Rossi kaj Carlevaro estis Patrolestroj, unu post la alia. Al poemoj de Conterno, Gimelli, Rossi kaj Silfer Gianfranco Molle originale komponis muzikon por sia kasedo La poezio de La Patrolo, eldonita de LF-koop (1980).

La rondo fondis en 1970 la revuon Literatura Foiro. Ĝi aktivis ankaŭ per libroeldonado, teatro kaj literaturpremioj.

La Patrolo malfondiĝis en 1979 kaj transdonis sian tutan havaĵon al LF-koop.