La Paz (komunumo)
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: La-Pazo (apartigilo) |
| La Paz | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Meksiko | ||
| Ŝtato | Baja California Sur | ||
| Kodo laŭ INEGI | 03002 | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 219.596 | ||
| Geografio | |||
|
|
23°54′N 110°23′U / 23.9°N, 110.383°U | ||
| Areo | 20274,98 km² | ||
| Horzono | UTC -8 | ||
|
|
|||
La Paz estas unu el la 5 komunumoj de la meksika subŝtato Baja California Sur, kiu situas sur la duoninsulo Basa Kalifornio en la plej nord-okcidenta parto de Meksiko.
La ĉefurbo de la komunumo estas La Paz. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 03002.
Geografio [redakti]
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 219.596 loĝantojn. El tiuj estis 109.827 viroj kaj 109.769 virinoj. La komunumo havas surfacon de 20274,98 km². Tio estas 27,51% de la surfaco de la subŝtato. Tiel ĝi estas la dua plej granda komunumo en la subŝtato Baja California Sur kaj la kvara plej granda de Meksiko (antaŭ Ensenada en la subŝtato Baja California, Mulegé, kaj Ocampo en la subŝtato Coahuila.
Norde ĝi limas al la komunumo Comondú kaj sude al la komunumo Los Cabos. Al la komunumo apartenas diversaj insuloj.
Sociogeografio [redakti]
En la jaro 2000 en la komunumo vivis 196907 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1865 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,95 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).