Lamboing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Pierre)
Lamboing
Blazono de Lamboing
Blazono de Lamboing
Blazono de Lamboing
Lamboing
Lamboing
Lamboing
former municipality of Switzerland • setlejokvartalo
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 La Neuveville
Geografia situo CH1903: 577042 / 218607 (mapo)47.1180555555567.1361111111111Koordinatoj: 47° 7′ N, 7° 8′ O; CH1903: 577042 / 218607 (mapo)
Nombro de loĝantoj 674
Areo 9,11 km²
Alteco 820 m super marnivelo
Poŝtkodo 2516
Komunumkodo 0722
Mapo de Lamboing
Mapo de Lamboing
Mapo de Lamboing
vdr


Lamboing estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto La Neuveville kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 674 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lamboing situas en la Berna Ĵuraso ĉe la suda flanko de la montoĉeno de Chasseral sur la altebenaĵo de la Monto de Diess (en la germana lingvo Tessenberg) proksimume 9 kilometrojn okcidente de la urbo Bielo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Lamboing kaj la setlejoj La Pierre, Les Moulins kaj Derrière la Chaux.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 9,11 km², de kiuj 54,1% estas kovritaj de arbaro, 39,1% servas por agrikulturo kaj 6,7% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lamboing limas en nordo al Nods, en nordnordoriento al Orvin, en okcidento al Evilardo, en sudo al Twann-Tüscherz, en sudokcidento al Prêles, kaj en okcicdento al Diesse.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lamboing situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas la kantona vojo n-ro 1325 de Nods al Frinvillier kaj la vojo n-ro 1322 de Lamboing al La Neuveville kaj 1316 al Twann. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 situas proksimume 3 kilometrojn sude apud Twann. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Nods al La Neuveville.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Lamboing datiĝas el la jaro 1178 kiel Lamboens.[3] En la jaro 1255 estis menciita al nobela Alberto de Lamboing. De 1424 ĝis 1509 la feŭdo apartenis al la familio de Vaumarcus, kiu konstruigis dum tiu tempo naŭ muelilojn. De 1509 ĝis la Franca Revolucio de 1797 Lamboing apartenis al la Prinsepiskoplando Bazelo. Ek de 1798 ĝis 1815 apartenis al Francio, unue al la departemento Mont-Terrible kaj poste al la departemento Haut-Rhin. Per la Viena Kongreso de 1815 ĝi estis atribuita al Kantono Berno kaj une atribuita al la distrikto Erlach kaj ek de 1846 al la distrikto La Neuveville, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berna Ĵuraso.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]