La Pingvenoj de Madagaskaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Pingvenoj de Madagaskaro (angle: The Penguins of Madagascar) estas usona porinfana usona animacio BGK elsendata per Nickelodeon. Ĝi estas ĉefrolata de la pingvenoj de la filmo de la jaro 2005, Madagaskaro. provĉapitro, "Gone in Flash", elsendita en semajnfino, la 28-an de novembro 2008 antaŭ nova ĉapitro de Spongabobo. La Pingvenoj de Madagaskaro' konvertiĝis en regule elsendata televidserio la 28-an de marto 2009. La historio de la serio okazas post la okazintaĵoj de "Madagaskaro: Fuĝo 2 Afriko". Nickelodeon mendis 26 ĉapitrojn por la unua sezono kaj en januaro 2009 mendis la duan el 26 ĉapitroj, entute 52. Ĝi estas la unua Nicktoon produktita con DreamWorks Animation. Kiam la serio debutis ĝi estis spektata de 6,1 milionoj da homoj en Usono.

Post Spongo Bob, ĝi estis la plej spektata televidserio de ĉi televidkanalo en la jaro 2010, inter infanoj de 2 ĝis 11 jaroj.

La ĉefroluloj estas kvar pingvenoj: Skipero, Kovalskij, Riko kaj Prajveto; lemuroj reĝo Juliano, Maŭrico (servisto de la reĝo) kaj Mort (malgranda lemuro) kaj Marlene (lutro).


Eksteraj ligiloj