La Révolution surréaliste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bindaĵo de la unua eldono de La Révolution Surréaliste, decembro 1924.

La Révolution surréaliste (La Superrealista Revolucio) estis eldonaĵo de Superrealistoj en Parizo. Dek-du eldonkvantoj ellasiĝis inter 1924 kaj 1929.

Mallonge post la eldono de la unua Manifesto de la Superrealismo, André Breton eldonis la inaŭguran eldonkvanton de La Révolution surréaliste la 1-an decembro, 1924.

Pierre Naville kaj Benjamin Péret estis la komencaj direktoroj de la eldonaĵo kaj modelis la formiĝon de la ĵurnalo sur la konservativa scienca revuo La Nature. La formiĝo estis trompa, kaj al la ravo de la Superrealistoj, La Révolution surréaliste estis konsekvence skandala kaj revolucia. La ĵurnalo fokusis je skribado kun la plejparto da paĝoj dense pakita de teksto, sed ankaŭ inkluzivis reproduktaĵojn de arto, inter ili la verkaĵoj de Giorgio de Chirico, Max Ernst, André Masson kaj Man Ray.

Elektitaj Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Eldono 1 (decembro 1924)

La bindaĵo de la komenca eldono anoncis la revolucian agendon de La Révolution surréaliste kun, "Estas necesa komenci laboron pri nova deklaracio de la rajtoj de homo."

En moka scienca fasono La Révolution surréaliste esploris temojn rilatintajn al la pli mallumaj flankoj de la homa psiko kun artikoloj kiuj fokusis sur fortuzo, morto kaj sinmortigo. Senemociaj priskriboj de perfortaj krimoj el policaj raportoj, kaj neŭtrala katastro pri sinmortigo estis inkluzivitaj.

Eldono 3 (aprilo 1925) La bindaĵo de la tria eldono anoncis, "Fino de la Kristana Epoko." Malekstere, artikoloj transdonas blasfeman kaj kontraŭklerikan tonon. Verkisto kaj aktoro Antonin Artaud skribis malferman leteron al la Papo, "Parolo al la Papo," kaj esprimas la ribelon kontraŭ kion la Superrealistoj vidis kiel angoraj religiaj valoroj: "La mondo estas la abismo de la animo, varpita Papo, Papo fremda de la animo. Ni naĝu en niaj propraj korpoj, lasu niajn animojn en niaj animoj; ni havas neniun bezonon de via tranĉil-klingo de klerigado." Tiaj kontraŭklerikaj komentoj troviĝas tra La Révolution surréaliste kaj reflektas la nekapitulacan kampanjon kontraŭ korpremiteco kaj burĝa moraleco de la grupo.

Eldono 4 Breton anoncis en la kvara eldono, ke li estriĝis de La Révolution surréaliste. Lia koncerno pri disrompaj partioj, kiuj evoluis en la Superrealista grupo devigis lin aserti sian povon kaj redeklari la Superrealistajn principojn, kiel li konceptis ilin.

Post tio, ĉiu eldono estiĝis pli politika kun artikoloj kaj deklaracioj kun por-Komunista sentimento.

Eldono 8 (decembro 1926) La fascino de la Superrealistoj kun seksa perversio publikiĝas en artikolo de Paul Éluard, kiu celebras la verkaĵojn de la Marquis de Sade, kiu estis enprizonigita dum multo da lia vivo kaŭze de liaj deviaj skriboj pri seksa krueleco. Laŭ Éluard, la Marquis "deziris redoni al civiliza viro la forton de liaj primitivaj instinktoj. Skribado kaj bildoj, influitaj per de Sade, Breton, Man Ray, kaj Salvador Dalí, ankaŭ estis inkluzivitaj.

Eldonoj 9 kaj 10 (oktobro 1927)

Eldonoj 9 kaj 10 prezentas kadavron elokventan (Le Cadavre exquis) — ludo, kiun ĝuis la Superrealistoj, kiu okupas faldi paperaĵon, por ke pluraj homoj kontribuu al desegni bildon aŭ al skribi tekston sen vidi la antaŭvenintajn partojn. La eldono inkluzivas kelkajn rezultojn de kadavro elokventa.

Eldono 11 La intereso de la Superrealistoj pri sekso daŭras en la dek-unua eldono kun "Esploroj pri Sekseco," rakonto de debato okazinta en januaro 1928. En eksplicita diskuto, pli ol dek-duo da Superrealistoj malferme esprimis iliajn opiniojn pri seksaj aferoj, inkluzivantaj vario da perversioj.

Eldono 12 (decembro 1929) La dek-dua eldono enhavas la "Duan Manifeston de Superrealismo" de Breton. La deklaracio markas la finon de la pli kunlaboraj kaj fokusaj jaroj, kaj signalas la komencon de malkonsentoj en la grupo. Breton celebris liajn fidajn subtenantojn, kaj venemene kondamnis tiujn, kiuj forlasis kaj perfidis lian doktrinon.

Post La Révolution surréaliste[redakti | redakti fonton]

Iuj el la malkonsentintoj elvoĉis iliajn opiniojn en la revuo Dokumentoj, komencinte en aprilo 1929. Skribaĵoj de etnografistoj, arkeologoj, arthistoriistoj, kaj poetj Georges Bataille kaj Michel Leiris ekaperis kiel la ĉefaj kontribuintoj. Iuj el la kontribuintoj de Dokumentoj pli malfrue formis alian grupon, Acéphale.

Breton kreis la postveninton de La Révolution surréaliste, pli politike engaĝintan eldonaĵon, Le Surréalisme au service de la révolution (Superrealismo en la servado de la revolucio), kiu aperis sporade inter 1930 kaj 1933.

En 1933, eldonisto Albert Skira kontaktiĝis kun Breton pri nova ĵurnalo, kiun li planis esti la plej luksa arta kaj literatura revuo, kiun la Superralistoj estus vidintaj, fokusante kun glitiga formiĝo kaj multaj koloraj ilustraĵoj. La restrikto de Skira estis ke Breton estus nepermesita uzi la magazinon esprimi siajn sociajn kaj politikajn opiniojn. Pli malfrue tiujare, Minotaure ekeldoniĝis, kaj daŭris ĝis 1939.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 26-an novembro, 2006.