La Rolls
El Vikipedio
La Rolls estas muzika grupo, kreita de Dennis Rocktamba, muzikisto de Kongo (eksa Zairo). En 2004 ĝi eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kaj ĝis nun solan kompaktan diskon, Sunradio.
Krom la fondinto la bandon konsistigas Roger Ngoma, Louison Yambuka, Jorge Jiménez, portorika gitaristo, kaj du germanoj Marcus Nachtigal kaj Günter Käszmann. La grupo estas bazita en Aalen, Germanio.

