Semsales

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Rougève)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Semsales (stacidomo).
Semsales
Blazono de Semsales
Blazono de Semsales
Blazono de Semsales
Semsales
Semsales
Semsales
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 34′ 27″ N 6° 55′ 42″ O / 46.57417 °N, 6.92833 °O / 46.57417; 6.92833 (mapo)Koordinatoj: 46° 34′ 27″ N 6° 55′ 42″ O / 46.57417 °N, 6.92833 °O / 46.57417; 6.92833 (mapo)
Areo 29,36 km²
Alteco 866 m super marnivelo
Poŝtkodo 1623
Komunumkodo 2336
Mapo de Semsales
Mapo de Semsales
Mapo de Semsales
vdr

Semsales estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1304 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Semsales situas en la Friburgaj Antaŭalpoj, proksimume 10 kilometrojn okcidentsudokcidente de la urbo Bulle, norde de la urbeto Châtel-Saint-Denis. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Semsales kaj La Rougève kaj multnombraj izolitaj bienoj. Sur la komunuma teritorio situas la fontoj de la riveroj Brojo kaj Sionge.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 29,36 km², de kiuj 48,2% estas kovritaj de arbaro, 46,5% servas por agrikulturo kaj 3,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Semsales limas en nordo al Sâles, en nordoriento al Vaulruz, en oriento al Grejerco, en sudoriento al Haut-Intyamon, en sudo al Châtel-Saint-Denis, en okcidento al Maracon (VD), en okcidentnordokcidento al Saint-Martin, kaj en nordokcidento al La Verrerie.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 de Friburgo al Laŭzano kaj la svisa aŭtovojo A12, kies plej proksima alveturejo situas proksimume 3 kilometrojn sude de la komunumo en Semsales. Per stacidomo ĉe la trajnlinio de Bulle al Palézieux la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Semsales datiĝas el la jaro 1100 kiel septem salis. En la jaro 1177 Semsales estis menciita kiel ĉelo de la Monaĥejo Mont-Joux sur la Grnda Sankt-Bernardo. En la jaro 1536 Semsales estis konkerita de la urba ŝtato Friburgo kaj en la jaro 1537 integrita al la Voktejo Rue kaj poste en la jaro 1581 al la Voktejo Châtel-Saint-Denis, el kiu okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 fariĝis distrikto, kiu poste en la jaro 1848 sub la nova friburga konstitucio estis integrita al la distrikto Vevejso. En la jaro 1968 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo La Rougève estis integrita al Semsales.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]