La Sagne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn La Sagne (stacidomo) kaj La Sagne-Eglise (stacidomo).
La Sagne
Blazono de La Sagne
La Sagne
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto La Chaux-de-Fonds
Koordinatoj  47° 2′ 20″ N 6° 48′ 0″ O / 47.03889 °N, 6.80000 °O / 47.03889; 6.80000 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 20″ N 6° 48′ 0″ O / 47.03889 °N, 6.80000 °O / 47.03889; 6.80000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 964
Areo 25,55 km²
Alteco 1039 m super marnivelo
Poŝtkodo 2314
Komunumkodo 6423
Mapo de Lasagne
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

La Sagne estas komunumo en la distrikto La Chaux-de-Fonds de Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 964 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Sagne situas okcidente de la montpasejo Vue des Alpes en la Valo de La Sagne et Les Ponts-de-Martel inter La Chaux-de-Fonds kaj la Lago de Neŭŝatelo. Tra la valo fluas la rivereto Le Bied, kiu alfluas al la lageto Scie des Creux, kies elfluo estas subtera.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Sagne limas en nordo al La Chaux-de-Fonds, en oriento al Val-de-Ruz (respketive antaŭ la komunuma kuniĝo en nordoriento al Les Hauts-Geneveys, en oriento al Boudevilliers, en orientosudoriento al Les Geneveys-sur-Coffrane, en sudoriento al eksklavo de Coffrane, en sudsudoriento al Montmollin), en sudo en unu punkto al Rochefort, en sudsudokcidento al Brot-Plamboz, en sudokcidento al Les Ponts-de-Martel, kaj en okcidento al Le Locle.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La Sagne disponas pri stacidomo ĉe la mallarĝspura trajnlinio de la Neŭŝatelaj Fervojoj de La Chaux-de-Fonds al Les Ponts-de-Martel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de La Sagne datiĝas el dokumento el la jaro 1363, per kiu Jean d'Arberg, La senjoro de Valangin, koncedas en la donitaj limoj diversajn liberecojn al la loĝantoj de Le Locle kaj La Sagne. Dum la Militoj de Burgonjo en la jaro 1476 la civitanoj de La Sagne submetis sin al la protekto de Berno.

Ek de la 14-a jarcento ĝis la jaro 1848 La Sagne formis burĝaron, al kiu inter 1616 ĝis 1656 ankaŭ apartenis parto de La Chaux-de-Fonds. La plej granda parto de la familioj de La Sagne akiris ek de 1502 la civitanajn rajtojn de Valangin. Ili montris sin lojalaj al la malnova reĝimo, precipe en la jaro 1831. La reĝiisma movado de septembro 1856 havis sian originon en La Sagne.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Inter 1955 - 1973 Claude Gacond estis instruisto en la baza lernejo de La Sagne. Li dum tiu tempo ankaŭ instruis Esperanton al la porinstruista lernejo de Kantono Neŭŝatelo. En la jaro 1956 Claude Gacond organizis publikan Esperanto-ekspozicion en la lernejo de La Sagne, kaj en 1959 la japana ĵurnalistino Joŝiko Kaĵino tie publike prelegis pri Esperanto. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 195, 229, kaj 321)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]