La SAGO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Sago)
La SAGO
periodaĵo
Speco organo-revuo
Periodeco monata

Posedanto SAT-Amikaro
Posedata de SAT-Amikaro vd
Prezo 3,50 EUR (Eŭrozone)
aŭ 4,50 EUR (ekstere)
ISSN 1763-1319

vdr

La SAGO (La SAT-Amikara GazetO) estas eldonita de SAT-Amikaro ekde oktobro 2003 kiel daŭriganto de la gazeto SAT-Amikaro, kies titolo estis konfuziga ĉar ĝi estis samnoma kiel la asocio.

Ĝi estas monata gazeto en Esperanto kun 16 paĝoj (20 paĝoj dufoje jare). Ene troviĝas kvarpaĝa suplemento en la franca kiu entenas informojn kaj aktualaĵojn ne nur pri la Esperanto-movado.

Kompleta ekzemplero de La Sago 60 (decembro 2009, speciala prikongresa n-ro) legeblas sur la retejo de SAT-Amikaro: http://www.esperanto-sat.info/article1525.html Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]