La Sagra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Sagra
komarko de Hispanio
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 4′ N, 3° 54′ U (mapo)40.0614-3.90278Koordinatoj: 40° 4′ N, 3° 54′ U (mapo) [+]
La Sagra (Hispanio)
La Sagra (Hispanio)
DEC
La Sagra
La Sagra
Situo de La Sagra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Sagra [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de La Sagra en la Provinco de Toledo.

La Sagra estas komarko de la provinco de Toledo, Hispanio. Ĝi etendas el la okcidenta bordo de la provinco de Madrido al la urbo de Toledo. La toleda pordego de Bisagra estas la rekta alirejo de la provinca ĉefurbo al la komarko; ĉirkaŭ 1000 km² komponas ties areon, kiu limiĝas nordokcidente ĉe la baseno de la Guadarrama dum sudoriente la Taĵo fermas ties teritorion.

Vidaĵo de la rivero Gvadaramo.
Ruinoj de baziliko ĉe Carranque.
Malnova ventomuelejo de Valmojado
Fonto en Cobeja, datas de 1702
Brikoj, ĉefa produktaĵo de La Sagra.

Temas pri ebenaĵo, milde ondeca, kiu apenaŭ atingas 600 m de alteco super marnivelo averaĝe.

La Sagra estas taŭga por la kultivo de cerealoj, de stepa vegetaĵaro en nekultivataj bienoj, kun kelkaj vitejoj -Esquivias- kaj kelkaj olivarbaroj. Tio ĉio, spite la laste menciitaj kultivoj, havigas al La Sagra enorman seriozecan kaj senornaman pejzaĝon. La nomigo de "La Sagra" estas termino kiu devenas el araba kaj kiu signifas "kultivata kampo".

Municipoj[redakti | redakti fonton]

Municipo Populacio Areo Denseco
Illescas 22.482 57 394,42
Seseña 17.522 73 240,03
Yuncos 9.700 15 646,67
Bargas 9.332 40 233,30
Olías del Rey 6.867 40 171,68
Añover de Tajo 5.392 40 134,80
Esquivias 5.376 25 215,04
Casarrubios del Monte 5.193 96 54,09
Ugena 5.120 15 341,33
Mocejón 4.895 16 305,94
Yeles 4.841 20 242,05
Numancia de la Sagra 4.727 30 157,57
Carranque 4.067 25 162,68
Valmojado 4.026 26 154,85
Villaluenga de la Sagra 3.950 27 146,30
Recas 3.912 31 126,19
Chozas de Canales 3.858 33 116,91
El Viso de San Juan 3.558 53 67,13
Alameda de la Sagra 3.405 33 103,18
Pantoja (Toledo) 3.388 28 121,00
Yuncler 3.376 18 187,56
Borox 3.307 60 55,12
Las Ventas de Retamosa 3.104 19 163,37
Cedillo del Condado 3.097 26 119,16
Magán 2.982 29 102,83
Cobeja 2.444 18 135,78
Lominchar 2.057 22 93,50
Cabañas de la Sagra 1.949 16 121,81
Villaseca de la Sagra 1.807 32 56,47
Palomeque 922 22 41,91
Yunclillos 813 31 26,23

Klimato[redakti | redakti fonton]

Pri klimato, same kiel ĉe la plej parto de la suda Centra Alteebnaĵo hispana, estas de tipo kontinenta, tio estas malvarma vintre kaj tre varma somere, sen apenaŭ primtempo aŭ aŭtuno. La temperaturoj superas foje la 40 gradojn somere, kaj malsuperas el nulo kelkajn tagojn vintre. La averaĝa pluvokvanto estas de ĉirkaŭ 450 litroj por m², kaj neĝo falas rare, kaj neniam pli da tri tagojn jare.

Gastronomio kaj manfarado (ekonomio)[redakti | redakti fonton]

La cereala karaktero de la komarko influis super la regiona kuirarto. La bona kvalito de la faruno ebligas bonkvalitan panon kaj dolĉajn fritaĵojn. Cervantes konis tiun komarkon kaj loĝis en ĝi: tiele la tipa kuirarto aperas en lia famega libro Don Kiĥoto. Famas ekzemple la vinoj, ĉefe ruĝaj, kaj ankaŭ legomoj kaj aliaj vegetaloj kiaj asparagoj, tomatoj, cepoj, kapsikoj, maizo ktp. Ĉasado havigas leporojn, kaj ankaŭ tipas manĝajoj baze sur porko kaj ŝafo.

Tradicia metio estis fabrikado de tegoloj kaj brikoj iam per tradiciaj metodoj nune industriaj ĉe Numancia de la Sagra, Cobeja kaj Pantoja. Aliaj tipaj produktoj estas fabrikado de tapiŝoj (en Alameda de la Sagra kaj Yuncos), aŭ mebloj (en Yuncos kaj Yuncler); produktoj el marmoro (de Alameda de la Sagra), ceramiko (de Magán) kaj aliaj.

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]