La Serena (Badaĥozo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Serena (Badajoz))
La Serena
Ŝtato  Hispanio
Lando Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Ĉefurbo Castuera
Municipoj 16
Areo 2 654 km²
Loĝantaro
Loĝdenso
37 199 loĝ.  (2015)
14 loĝ./km²
vdr

La Serena estas komarkodistrikto situa nordoriente de la provinco de Badajoz (Hispanio), bordita norde de la rivero Gvadiano, oriente kaj sude de la rivero Zújar kaj okcidente de la rivero Guadámez, tiuj ĉi alfluantoj de tiu. La ĉefurbo estas Castuera sed pli granda urbo estas Villanueva de la Serena. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 37 199 loĝantoj sur areo de 2 654 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Estas aliaj lokoj nomitaj same La Serena en Ĉilio, por tio vidu artikolon La Serena.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La pejzaĝo de la komarko La Serena estas karaktera pro la monotoneco de la ampleksa duonebenaĵo, de ĉirkaŭ 400 m de mezaveraĝa altitudo, etenda sur silikaj ardezoj, kie la ununuraj altetaĵoj estas tiuj kaŭzataj de la erozio diferenca en la krestaĵoj de paleozoikaj kvarcitoj kaj en la granitaj rokaroj; tiuj rokoj pli rezistaj al erozio elstaras kiel montetoj.

Distrikto de La Serena, markita en la sudokcidenta kvarono de la Iberia Duoninsulo

Nur en la deklivoj de la montetoĉenoj disvolviĝas malfermaj arbaroj konsistiganta ĉefe el anzinoj, kaj mediteranea arbustejo de cistoj, timiano kaj genisto. Tipe, la ebenaĵo havas kiel vegetaĵaro paŝtejojn, kun malabunda arbaro, pro la senarbarigo farita pasintece de homo. En la deklivoj de la montetoĉenoj estas makiso kaj olivarbaroj kaj kelkaj fruktarboj, kiel migdalujoj ekzemple.

La ardezeca duonebenaĵo de La Serena limas sudoriente de la kvarcitejo de la montoĉenoj de Tiros kaj de Torozo, kiu laŭ formo de arko etendiĝas inter Castuera kaj Capilla kun mezaveraĝaj altitudoj de ĉirkaŭ 800 m. Oriente aperas granitejo kiu atingas la valon de la rivero Gvadiano ĉe Don Benito. Tiuj granitoj troviĝas tre surface ĉe la ĝenerala nivelo de la duonebenaĵo. La sudokcidento de la distrikto limas kun la kvarcitaj montoĉenoj de Argallanes (700 m), Sierra de La Lapa (545 m) kaj de Ortiga (660 m), je kies sudo fluas la rivero Guadámez, kiu markas la sudon de la distrikto. Fine, norde troviĝas la triaranga tereno de la Gvadiano, plena de argilecaj materialoj kiuj formas ampleksan ebenaĵon, iomete monteteca kaj ravineca ĉe la rivero.

Komunikvojoj[redakti | redakti fonton]

La Serena havas reton de regionaj ŝoseoj kiuj komunikas la loĝantarojn inter si kaj la distrikton kun la najbaraj, kaj kun la provincoj de Ciudad Real kaj Córdoba.

La ĉefaj vojoj estas la jenaj:

Akvobaraĵoj[redakti | redakti fonton]

Embalse y Castillo de Alange, en La Serena de Badajoz

Kontraste kun la tradicia sekeco, ekde mezo de la 20-a jarcento elstaras tri grandaj akvobaraĵoj: Orellana, Zújar kaj La Serena; la unua ĉe la rivero Gvadiano kaj la aliaj du ĉe la rivero Zújar. Temas pri 23.000 ha kovritaj de akvo; 300 km de rivera reto, mezaveraĝo de 3.000 hm³ de barita akvo kaj pli da 1.500 km de interna marbordo.

La akvobaraĵo de Orellana, ĉe la rivero Guadiana havas maksimuman kapablon de 807,91 hm³. Ĉe la rivero Zújar oni konstruis unue la akvobaraĵo de Zújar, de 301,9 hm³. La akvobaraĵo de la Serena, konstruita inter 1985 kaj 1990, havas maksimuman kapablon de 3.232,75 hm³ kaj inundita surfaco de 13.929 ha; kio faras el ĝi la duan plej grandan akvobaraĵon en la Iberia Duoninsulo kaj la tria en Eŭropo post tiuj de Alqueva (Portugalio) kaj Kremasta (Grekio).

Ĉi tiu nova bildo rivera alportis abundan faŭnon akvan kiel la tinko kaj la karpo, kiuj allogas la hobiulojn de la fiŝkaptado. La ornitologoj ĝuas pro la ĉeesto de la fiŝaglo, la alciono, la plataleo, la kulerbekuloj, la noktardeo, mevoj, tufgrebo kaj la granda kormorano.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Brutobredado[redakti | redakti fonton]

Estas zono fundamente brutobredista, kun granda brutarotradicio de ŝafoj de raso merina. Ĉi tiu raso [1] Arkivigite je 2008-12-05 per la retarkivo Wayback Machine estas fama pro la fajneco de sia lano kaj la taŭgo de sia lakto por la prilaborado de fromaĝo fajna kaj pura el lakto de ŝafino, tre alte taksita je la aktualeco. Same, ties anzinaroj nutrigas porkarojn kiuj subtenas la ekstremadura kolbasindustrio.

Produktado de olivoleo[redakti | redakti fonton]

En la lokita zono pli sude, speciale ene de la triangulo Monterrubio de la Serena, Benquerencia de la Serena kaj Cabeza del Buey, la vegetaĵaro estas pli abunda kun arbustoj kaj arbaro inter montetoj. Estas konsiderinda produktado de oleo de olivo, kiu ĝuas de Nomigo de Origino kiel Oleo Monterrubio. Ĉi tiu estimita oleo produktiĝas en etendo de la 20.000 ha. La greftitaj olivujoj sur sovaĝaj olivarbaroj, estas de la varioj Cornezuelo kaj Picual.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komarko, de 282.000 ha, estas difinita pro esti jur teritorio de la Ordeno de Alcántara, kiu rekuperis ĉi tiun teritorion de la islamanoj en la unua duono de la 13-a jarcento. Fakte, iuj de la vilaĝoj de la regiono havas islaman devenon: Lares, Magacela, Zalamea, Benquerencia aŭ Cabeza del Buey estas nur ekzemploj, dum kiu en la apudeco de Villanueva de la Seerena oni konstruis la malaperintan kastelon de Umm-Jam'far.

La Ordeno de Alcántara frue formis la komarkon La Serena. La origina parto estis asignita al la priorato de Magacela (kun Magacela, Villanueva de la Serena, La Haba, La Coronada, Campanario, Quintana kaj La Guarda); pli poste oni fondis la prioraton de Zalamea (kun Zalamea, Valle de la Serena kaj Figarbo de la Serena). Laste la komunumoj de Benquerencia (kun Benquerencia, Castuera, Esparragosa de la Serena, Malpartida kaj Monterrubio) kaj la komunumojn de La Sierra de Lares (kun Esparragosa de Lares, Galizuela, Sancti-Spiritus kaj Cabeza del Buey).

La tuta teritorio estis aldonita al la krono per Reĝa Dokumento de 17-a de septembro de 1734, konstituante la Reĝan Paŝtejon de la Serena. En tiu epoko de la 18-a jarcento estis 200.000 merinaj ŝafinoj en La Serena. La teritorio estis dividita en la 19-a jarcento en du juĝteritorioj: Castuera kaj Villanueva de la Serena.

Oni kredas, ke Magacela estas la Contosolia romia kaj sur la aktuala kerno de la vilaĝo estas la restaĵoj de la kastelo de la Ordeno de Alcántara, iam registara sidejo de la priorato. Ĉe la finoj de la 15-a jarcento, la priorato movis sian sidejon al Villanueva, kie la lasta maestre (superulo) de la ordo, Johano de Zúñiga, ordonis konstrui palacon ĉe la strato de San Benito, apude de la ĉefa placo.

Dum la Hispana Intercivitana Milito, ĉi tiu teritorio substenis fidele la Respublikon kaj ĝi rezistis dum du jaroj la antaŭeniron de la naciistoj, ĝis kiam la nomita "sako de La Serena" falis en la somero de 1938.

Organizado aktuala kaj demografio[redakti | redakti fonton]

En la komarko La Serena kunfluas du jurteritorioj, Castuera kaj Villanueva de la Serena, kun populacio (censo de 2007) de 77.671 loĝantoj.

La teritorio de Castuera estas malpli densa (32.128 loĝantoj en 2007). La vilaĝoj de tiu teritorio estas Benquerencia de la Serena (979 loĝantoj), Cabeza del Buey (5.620 loĝantoj), Capilla (189 loĝantoj), Castuera (6.675 loĝantoj), Esparragosa de la Serena (1.104 loĝantoj), Higuera de la Serena (1.066 loĝantoj), Malpartida de la Serena (692 loĝantoj), Monterrubio de la Serena (2.795 loĝantoj), Peñalsordo (1.287 loĝantoj), Quintana de la Serena (5.130 loĝantoj), Valle de la Serena (1.457 loĝantoj), Zalamea de la Serena (4.120 loĝantoj) kaj Zarza Capilla (422 loĝantoj).

Krome, ene de la jura teritorio sed for de la komarko estas Peraleda del Zaucejo (592 loĝantoj).

La jura teritorio de Villanueva de la Serena estas pli loĝata (45.543 loĝantoj en 2007). La vilaĝoj de tiu teritorio estas Campanario (5.470 loĝantoj) kaj Magacela (652 loĝantoj).

Krome, estas ene de la Jurteritorio sed for de la distrikto Acedera (842 loĝantoj), La Coronada (2.260 loĝantoj), La Haba (1.382 loĝantoj), Navalvillar de Pela, (4.816 loĝantoj), Orellana de la Sierra (310 loĝantoj), Orellana la Vieja (3.019 loĝantoj), Villanueva de la Serena (25.318 loĝantoj) kaj Villar de Rena (1.474 loĝantoj).

Municipoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto de La Serena estas komponita de 16 municipoj kaj 5 malgrandaj entoj.

Pejzaĝo de la Serena

Gravuloj[redakti | redakti fonton]

Inter la gravuloj de la distrikto, elstaras en la kampo de la kulturo, Zalamea de la Serena, vilaĝo famigita de Calderón de la Barca en sia teatraĵo El alcalde de Zalamea (La urbestro de Zalamea) kaj kie oni supozas, ke verkis Nebrija la unuan gramatikon de la hispana, kiam loĝis en la kortego de Don Juan de Zúñiga, lasta superulo de la Ordeno de Alcántara. Valle de la Serena estas naskiĝloko Juan Donoso Cortés kaj en Campanario naskiĝis la novelisto Reyes Huertas. En Cabeza del Buey naskiĝis la klerulo Diego Muñoz-Torrero, deputito de Ekstremaduro en la Hispana Parlamento de Cádiz de 1812.

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni pridiskutas la naskiĝlokon de Pedro de Valdivia, konkeranto de Ĉilio kiu ordonis fonde la ĉilian urbon de La Serena en 1543 aŭ 1544. En Villanueva de la Serena, antaŭ la urbodomo havas la konkerinto elstaran statuon, sed en Castuera estas la blazonhejmo de la familio Valdivia. Atestaĵoj de samtempuloj asertas, ke li naskiĝis en CampanarioZalamea de la Serena.

Naskita en Castuera estis la scienculo Ventura de los Reyes Prósper, naskita la 31-an de majo de 1863 kaj mortinta en Madrido la 27-an de novembro de 1922. Li estis agnoskata internacie tiom kiel naturalisto kiom kiel matematikisto kaj luktis por modernigi la eduksistemon de la sciencoj en la Mezedukado.

Zarza Capilla, inter Capilla kaj Peñalsordo, estas devena municipo de David kaj José Muñoz, komponantoj de la fama muzika grupo Estopa.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

La paŝtejoj de La Serena loĝigas grandan varion de birdoj kiel la Blanka cikonio, la Griza cirkuo, la Turfalko, la Granda otido, la Malgranda otido, la Trielo, la Kolumglareolo, la Nigraventra stepkoko, la Blankventra stepkoko kaj la Koracio. La distrikto estas unu el la ĉefajn vintrejoj de la gruo kaj de la Vanelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


 
Komarkoj de Ekstremaduro
Komarkoj de Cáceres
komarko Brozas | komarko Cáceres | komarko Coria | komarko Hervás | komarko Jaraiz de la Vera | komarko Logrosán | komarko Navalmoral de la Mata | komarko Plasencia | komarko Trujillo | komarko Valencia de Alcántara

Komarkoj de Badaĥozo
Campiña Sur | La Serena | La Siberia | Llanos de Olivenza | Sierra Suroeste | Tentudía | Tierra de Badajoz | Tierra de Barros | Vegas Bajas | Vegas Altas | Zafra-Río Bodión