La Siberia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Siberia
Lando  Hispanio
Provinco Badajoz
Ĉefurbo Herrera del Duque
Municipoj 17
vdr

La Siberia, La SiberioEkstremadura Siberio estas distrikto de la regiono de Ekstremaduro (Hispanio) situa en la nordoriento de la Provinco de Badajoz. La lokanoj kaj regionanoj facile diferenciĝas en la parolado inter Siberio, kiel azia parto de Rusio kaj La Siberio kun artikolo por sia distrikto. Ties ĉefurbo, kiel administra centro, estas la municipo de Herrera del Duque. Ĝi limas norde kun la provinco de Cáceres, oriente kun la regiono de Kastilio-Manĉo, sude kun la jam ekstremadura distrikto de La Serena kaj okcidente kun la ankaŭ ekstremadura distrikto de las Vegas Altas de Guadiana.

Municipaj teritorioj de la distrikto

Municipoj

La distrikto de La Siberia estas komponita de 17 municipoj kaj 3 malpli grandaj entoj, kiuj estas la jenaj.:

Origino de la nomo

La fakto ke la nomo de Siberio konsolidiĝis en ĉi tiu distrikto povis esti ŝuldata al kelkaj kaŭzoj. De ĉiuj ekzistantaj versioj, kiu similas pli fidinda argumentas ke tia nomigo aludas al la malprogreso de la distrikto, al la vojomanko, al ties izolado, marĝenigo kaj abandono kiun historie ĝi suferis. Ĉi tiu izoladosituacio jam estis dokumentita en 1908 en eldonita artikolo de José Ramón Mélida en El Correo de Madrid kaj en la Noticiero Extremeño:

"Distrikto […] kun dudek preterdistancitaj vilaĝoj kaj kiel izolitaj en tiu dezertospeco, sen vojoj nek preskaŭ padoj kiuj ilin komunikas, kio faras penigan kaj danĝeran trairi ĝin. La komercovojaĝaj komizoj, kiu ĝin timas kaj ili rifuzas, se ili povas, nomigas ĝin La Siberio, terura kaj signifa nomo".[1]

Dum la diktatoreco de Primo de Rivera oni klopodis kontraŭstari la distriktan malfruecon kaj la nacian malprogreson de la nomo. Tiel, en 1926 oni iniciatis de la ĵurnaloj kampanjon por antaŭeniro de La Siberio. Tamen, ĉi tiuj provoj ne sukcesis pli ol enradikigi tiun terminon. Je nacia nivelo, la nomo de Siberio kiel simbolo de la internega Hispanio atingis sian plej altan pinton dum la Dua Hispana Respubliko, okaze de la tragikaj eventoj de Castilblanco.

Alia hipotezo kiun iuj fauloj skermas pri la origino de la nomo, estas ke ĝi venas de "Las Iberias" (La Iberioj). Pro la karakterizaĵoj de la regiona parolmaniero kaj la malmulta zorgo por transkribi la vortojn akurate, ne estas surpriza ke la "s" dancus de la artikolo al la nomo, generante, fine, la aktualan nomigon.

Poste, de la dua duono de la 20a jarcento, oni sekvis du agadoliniojn koncerne al la nomo de Siberio. De medioj de politikistoj kaj kulturaj, oni insistas en la malestima karaktero de la termino kaj, sekve, en la neceseco ŝanĝi ĝin. Oni proponis nomigojn kiel "La Montoj", "La Lagoj kaj La Montoj", "La Montoj de la Gvadiano"… Sed neniu provo sukcesis. Je populara nivelo la termino perdis ajnan negativan signifon, ĉar ĝi estas etendita kaj estis akceptita de la plimulto de la loĝantaro.

Historio

Prahistorio

La nordorienta distrikto de la aktuala provinco de Badajoz eliris de la prahistorio intense ligita al la brutobredado kaj al la ĉasado. Kvankam estante izolitaj teroj, ties loĝantoj lasis spurojn de siaj religiaj kaj funebraj zorgoj, pro iuj izolitaj trovaĵoj, en la multaj kaŝejoj de Prahomaj pentraĵoj disigitaj tra ties montetoĉenoj, kaj en la ĝenre nomitaj ekstremaduraj ornamitaj esteleoj.

Inter la unuaj trovoj troviĝas, ekzemple, la ortrezoreto de Navalvillar de Pela aŭ la kolringo de Orellana, ambaŭ en oro. La montoĉenoj de Herrera del Duque, Talarrubias, Navalvillar de Pela kaj, ĉefe, la montoj kiuj markas la transiron al la Valo de Alcudia estas klaraj ekzemploj de kaŝejoj kun surrokaj pentraĵoj. Ĉefas inter ĉiuj ili la ĉaroreprezentadoj kaj armiloj de la Peñón del Buitre. Ankaŭ aperas militistoj, armiloj (ŝildoj, glavoj, lancoj kaj kelkfoje arkoj) kaj propraj elementoj de la funebrilaro kiel fiboloj, speguloj, kombiloj, razpoŝtranĉiloj, aŭ, kiel, ĉe la kazo de ĵus rekuperita peco en Herrera del Duque, sanigilo, simila al la phorminx ĉe Homero.

Romia epoko

Romia vilao de Lacimurga

De la unuaj romiaj fortikaĵoj devenas tiu de la Peñón del Pez, de Peñalsordo, kaj tre frue tiu zono eble estis submetita al la sistemo administra romia, disvolvigita de urbaj centroj kiuj estus ricevinta la statuson de municipium kun la komuna koncedo de la ius Latii (latina juro) kio okazis sub la rego de Vespasiano (73-74 p. K.). Tia estus la kazo de la du grandaj kernoj urbaj de tiu epoko dokumentitaj ĝis nun en la zono: Lacimurga Constantia Iulia, identigita kun la Altaĵo de Cogolludo (Orellana), kaj Mirobriga, lokigita en la Altaĵo de la Cabezo, en municipa teritorio de Capilla. De ambaŭ oni konas grandan kvanton de trovaĵoj, tiel monumentaj kiel epigrafiaj, kaj en ambaŭ oni realigis ĵusajn arkeologiajn elfosaĵojn sistemaj kiuj en la unua de la kazoj dokumentis la sinkigon de ties radikoj en la unuaj jarcentoj de la 1a jarmilo a. K., kun forta ĉeesto orientaleca, kaj en la dua la ĉeesto de monumenta konstruaĵo eble rilatigita kun la forumo de la urbo.[2]

Rekonkero

La tero kiun hodiaŭ oni konas kiel Siberio Ekstremadura apartenis al la islama regno de Toledo ĝis kiam ĝi estis konkerita en 1085 de Alfonso la 6-a, reĝo de Kastilio-Leono. Tamen, pro malproksimeco de la teritorio rilate de la ĉefurbo toleda, ĝi ne enkorpigiĝis en ĉi tiu dato al Kastilio, sed restis inter kristanoj kaj islamanoj; tio estas, en la limo.

En la avangardo de ĉi tiu zono, la islamanoj konstruis aŭ riparis serion de fortikaĵoj strategie lokitaj en Capilla, Almorchón, Puebla de Alcocer, Puerto Peña kaj Herrera del Duque. Siavice, la kristanoj de Toledo konstruis alian fortikaĵoserion per la kasteloj de Muro, Dos Hermanas, Malamoneda kaj Milagro. Estas en 1212, kiam la islama malvenko en la Navas de Tolosa, kiam okazas forta ritmoŝanĝo en la reconquista. Inter 1212 kaj 1230, la teroj de La Siberio estis enkorpigitaj al Kastilio.

Alfonso Téllez de Meneses loĝigis en 1222 la kastelon de Muro ĉe la aktuala Helechosa de los Montes. Ankaŭ Alfonso Téllez konkeris Alcocer ĉirkaŭ 1225. En 1226 Ferdinando la 3-a konkeris la kastelon de Capilla kaj donis ĝin al la templanoj, sed poste ĝin ricevis en 1309 la Ordeno de Alcántara. De tiu epoko la distrikto ekestis ligata plie al urboj de Toledo ol al la urboj de Ekstremaduro.

Kastelo de Puebla de Alcocer

Dum la 15a jarcento estis konfliktoj inter la urbo de Talavera de la Reina kaj la episkopo de Toledo pro la regado super la distrikto, kiu tiam havis ĉefurbon en Puebla de Alcocer. La urbo de Talavera tiam regis la distrikton.[3]

La moderna epoko

La divido provinca de Hispanio de 1833 enkorpigis ĉiujn vilaĝojn de la Siberio ekstremadura al la provinco de Badajoz. La divido provinca kompletiĝis per la subdivido en jurteritorioj kiu efektiviĝis en 1834. La vilaĝoj de la distrikto formis la jurteritorion de Herrera del Duque kaj Puebla de Alcocer. La novaj jurteritorioj estis la malplaj loĝataj de la dekkvar en kiuj dividiĝis la provinco de Badajoz. La jurteritorio de Herrera del Duque estis formita de dektri vilaĝoj kaj malmulte pli de dekkvin mil loĝantoj; la de Puebla de Alcocer, de dekkvar vilaĝoj kaj iom malpli da dekkvin mil loĝantoj.[4] Ĉi tiu divido en jurteritorioj daŭris ĝis la dua duono de la 20a jarcento. Tiel, ĉiu jurteritorio konvertiĝis en referenco ne nur jura sed ankaŭ administra, balota, impostkolekta kaj ĝis komerca. Tio ĉio generis senton de posedo al sama komunumo kie formi paton de la sama jurteritorio gravas.

20a jarcento

Dum la Hispana Intercivitana Milito la tuta distrikto restis en teritorio fidela al la registaro de la Respubliko ĝis la fino de la milito en aprilo de 1939; post tiam la kutima loĝantaro de tiu teritorio kaj tiuj kiuj loĝis tiam dum la milito estis suspektindaj antaŭ la novaj aŭtoritatoj, kiuj politike persekutis kaj mortigis multajn ĉu ili intervenis en la militaj aferoj ĉu ne; krome en la posta jardeko en la plej montara parto de la distrikto, nome la orienta parto ekzistis grupoj de kontrausfrankismaj gerilanoj.

La demografiaj ŝanĝoj konsilis la modifon de la malnovaj jurteritorioj laŭ la divido de 1965. La jurteritorio de Puebla de Alcocer dronis kaj ties vilaĝoj estis disigitaj inter la najbaraj jurteritorioj. La plej granda teritorio, kun la ĉefurbo, estis tiu de Herrera del Duque.[5] De tiam oni generis similan senton al tiu kiun stimulis la malnova divido kaj la deksep komunumojn de la nova jurteritorio de Herrera del Duque, kun ties 24.000 loĝantoj kaj 2.691,6 km², pli malpli konstituas La Siberion.

Natura medio

Montoj

MOntoĉeneto de Puerto Peña

La komenca nomo de ĉi tiu distrikto, 'La Montoj', jam referencas sufiĉe signife al ties topografiaj trajtoj. Ĉi tiu spaco montras dinamikan reliefon, en kiu alternas krutaj montoĉenoj, profundaj valoj kaj ondo-formaj ebenaĵoj. Pli de la 90% de la tereno lokas inter la altitudoj 400 kaj 800 metroj s.m.n., superante tiun altecon en nur kvin punktoj de la pli orientaj montoĉenoj: Sierra de la Umbría, Los Castrejones, Cantosnegros, Santana y Pico Montilla; estante ĉi tiu lasta la maksimuma altitudo de la distrikto kun 940 metroj. De nordo al sudo, elstaras la montoj de El Aljibe, La Dehesilla, La Lobera, La Rinconada, Barbas de Oro, Los Pastillos, Manzano, Peloche, Los Golondrinos, Consolación, Chamorro, La Chimenea, Escorial, Los Villares, Mirabueno, Santana, Sierra del Castillo, Lares kaj Siruela.

Ĉi tiu aro de serranías konstituas unu el la sudaj montarbranĉoj de la Montoj de Toledo, en rekta rilato kun la montokerno de Las Villuercas, kiu prezentas fortajn deklivojn, kun krutoj, ofte bruskaj al ĉemonto. Nur en la triono suda aperas ampleksaj ebenaĵoj ondo-formaj, kiu verŝas grade sian deklivon al la baseno de la rivero Zújar.

Hidrologio

La riveroj, akvobaraĵoj kaj artefaritaj lagoj estas unu de la ĉefaj karakteroj de La Siberia kiu, kune kun la najbara distrikto de La Serena, formas la teritorion kiu posedas pli da kilometroj de internaj akvobordoj en Hipanio.[6] La distrikto posedas kvin grandajn artefaritajn lagojn; tri ĉe la rivero Gvadiano (Cíjara, García de Sola kaj Orellana), kaj du ĉe la rivero Zújar (Akvobaraĵo del Zújar kaj La Serena). Kune ili enhavas kapaciton de rezervo de 6.395 hm³, kio faras la 12% de la totalo de Hispanio; nur La Serena, kun 3.219 hm³, reprezentas la 6%.[7] Krome, kelkaj el tiuj baraĵoj produktas ankaŭ hidroelektran energion. Tiu granda kvanto de akvo rezervita estas sekvo de la malnova plano de agado kiu finfine realiĝis dum la frankisma epoko dum la dua duono de la 20a jarcento, nomita Plan Badajoz, kaj kiu celis plibonigi la situacion de la agrikulturo de la zono.

La monta reliefo helpas la ekziston de Grundakvo en deklivo, kiu nutras multnombrajn fontojn disajn tra la tuta teritorio de la distrikto. Kelkajn el ili oni ekspluatas komerce pro la kvalito de ties akvoj.[8] Ekzistas ankaŭ Kuracloko, jam konata ekde la komencoj de la 19a jarcento, kiu profitas la mineromedicinajn trajtojn de la varma akvo, kiu estas unu el la malmultaj tiaj lokoj de tiu tipo en la tuta provinco.

Klimato

La geografia situo de La Siberio, inter la la Kastila Altebenaĵo (kun kontinenta klimato), la Atlantiko (klimato pli milda) kaj la Mediteraneo (pli varma kaj multe pli seka) konvertas ĉi tiun teritorion en transirozono, adoptante kelkajn karakterojn de ĉiu el ili. Ene de la distrikto, oni ankaŭ produktas lokajn mikroklimatojn, kun grandaj diferencoj, devenaj de la orientiĝo de lamontoĉenoj. Ĉi tiuj diferencoj rezultas pli markitaj koncerne al pluvoj kaj ne tiel pri la temperaturoj.

Pluvoj

La vilaĝoj de la nordo prezentas pluvojn sufiĉe pli abundajj ol la vilaĝoj de la sudo de la distrikto. La kvanto de pluvaj tagoj de la jaro estas inter 60 kaj 70. La sezona distribuo de pluvoj estas malregula, kun maksimumaj inter januaro kaj marto, sed estas grandaj diferencoj inter la averaĝoj de sekaj kaj pluvaj jaroj. La monatoseso aprilo-septembro kutime prezentas fortan kaj daŭran sekecon someran, markita de akcenta arideco. La neĝo estas malofta, kaj en ĉiu kazo okazas nur dum unu aŭ du tagojn, kaj restas nur horoj, ĉiu tria aŭ kvara jaro.

Temperaturoj

La distrikto atingas 2.900 sunohorojn dum la jaro, kies intenseco rezultas inversa al la pluvoj. La averaĝa temperaturo jara estas ĉirkaŭ la 16 °C, kun tendenco al malsupreniro iom en la nordo kaj al supreniro en la sudo de la teritorio. La monato pli malvarma estas januaro, kun 6-7 °C de averaĝo, kaj la plej varma julio, kun 25-27 °C, kio konsistigas averaĝan termikan amplekson jaran pli altan de 20 °C. La maksimumaj kaj minimumaj temperaturoj situas, ankaŭ en ĉi tiuj monatoj, en -2 °C kaj 42 °C respektive, kio indikas fortan osciladon termikan de 44 °C (tipa trajto de kontinenta klimato).

Ĉi tiuj bilancoj termopluvometrikaj, kun mildaj vintroj, printempoj ofte mallongaj kaj longa kaj seka someraro, permesas konsideri la klimaton de La Siberio, ĝenerale, de tipo 'mediteranea subhumida', kun variantoj de humida tipo en punktoj de la nordo kaj pli seka en suda zono, kaj kun malabunda influo atlantika.[9]

Flaŭro

La anzino, hegemonia arbo en La Siberia

La pra-ekosistemo pli reprezenta de la zono estas la sklerofila mediteranea arbaro (arboj de folioj daŭraj kaj konstantaj), superregante la anzino en la plej granda parto de la spaco, akompanita de la korkokverko en zonoj pli restriktitaj (ĉefe ombraj kaj iuj profundaj teroj), ĉar estas pli postulema pri humido. Aperas ankaŭ alia kverka arbo, la portugala kverko, speco sufiĉe malofta en Ekstremaduro. La arbotavolo troviĝas kovrita en siaj pli puraj stadioj de la densa makiso, formante la sistemon de la mediteranea makiso, tre diversa en specoj: okcidenta arbuto, ruĝa kornuso, alaterno, lentisko, terebinto, mirto, kirmesa kverko, torvisko, ktp. Ampleksaj areoj montaraj de la centro kaj nordo de la distrikto estis rearbarigitaj de rezinaj pinoj, pinfruktaj kaj eŭkaliptoj, kies arbara plantado estas preskaŭ forlasita en la aktualo, antaŭ ties malabunda aŭ nula produktiveco. Ankaŭ la bordoj de la artefaritaj lagoj estis ekstense rearbarigitaj per eŭkaliptoj, pinoj kaj pli malbunde de nigra poplo, kun la celo, ne tiom de ekspluatado de la ligno, sed por la reteno de la tero kaj de la materialoj kiuj pro la pluvo povus esti trenitaj de la terenoj kiuj verŝas rekte al la rezervujo, estigante la iompostioma plenigado de tiu.[10]

Faŭno

Birdoj

Blanka cikonio

La faŭno de la distrikto elstaras pro sia diverseco, ĉar vivas en la zono preskaŭ ĉiuj el la 500 specioj de sovaĝaj vertebruloj priskribitaj en Ekstremaduro. Ĉe birdoj, pli ol la duono de la provinca populacio de ansergrifo troviĝas ĉe la krutaj ravinoj de 'Los Montes'.[11] Iom malpli reproduktiĝas tie la nizaglo kaj la reĝa aglo, krom la kadavrogrifo, migra falko, gufo, monaĥvulturo, iberimperia aglo, nigra cikonio… La abundo de agua, plejparte retenita de la baraĵoj de la distrikto, helpis la setligon de variaj grupoj de akvobirdoj. Elstaras la artefarita lago de Orellana, deklarita ZEPA (Zona de Especial Protección para las Aves, tio estas Speciala Zono por Protektado de Birdoj).[12]

En urba medio elstaras la blanka cikonio, la malgranda turfalko, turstrigo, domhirundo, murhirundo kaj komuna apuso.

Mamuloj

La ĉasebla faŭno troviĝas ĉefe en la Reserva Nacional de Caza de Cijara, kie kunloĝas aproj, cervoj, damaoj (tre lokigitaj) kaj kapreoloj, kiel eroj de grava ĉaso. La malgrava ĉaso estas reprezentata de la ruĝa perdriko, palumbo, turtoj, leporoj kaj kunikloj.

Fiŝoj

Pri la faŭno ĉe fiŝoj, abundaj ĉefe ĉe kaj pro la artefaritaj lagoj, la specioj pli dezirataj de fiŝkaptistoj estas la karpo, barbio, comizo, ezoko, boga, black-bass…, kvankam estas ankaŭ aliaj de malpligranda sporta aŭ kuirarta intereso, sed de granda ekologia gravo nome: pardilla, cacho, colmilleja, calandino, gambusia

Gastronomio

La gastronomio estas tre varia, kvankam apenaŭ oni komercas per ĝi. La baza akso estas daŭre la porko, ĉar ankoraŭ abundas la hejmaj porkomortigoj. Elstaras ankaŭ la produktoj devenaj el la ĉaso: viandaĵoj de cervoapro, aprokolbasoj, ktp.

Manĝaĵoj

Inter la tipaj pladoj eblas citi la escarapuche en Peloche (baze de viando aŭ rostitaj fiŝoj, cepo, tomato, verda papriko, vinagro, oleo kaj salo) kaj la salmorejo en Talarrubias kaj Puebla de Alcocer (ajloj, moruo, papriko, oleo, vinagro, pano, akvo kaj salo) aŭ Helechosa (kun fiŝoj de rivero), la paneroj kun liaj trompoj, la caldereta, la gazpaĉo (kun liaj variantoj: blanka gaspaĉo kaj gazpaĉo de vintro), pistos, supoj de tomato, supoj de cachuelas, vostoj de ŝafido, kikeraĵo kun kompletigo (Villarta), repápalos… La malabundeco, en iamaj tempoj, motivis la abundan uzadon de marĝenaj produktoj, la plimulton de kiuj ankoraŭ oni uzas: asparagoj, fungoj, nasturtioj, cardillos, cikorioj, supo de papavetoj, trufoj, laktagarikoj, birdetoj, kaktofigoj, odoraj kaj medicinaj plantoj…

Trinkaĵoj

Ankaŭ ne oni komercas per la vinoj de la teritorio, nomitaj de pitarra, kiujn daŭre oni produktas hejmmaniere. En Castilblanco oni faras, same, la gloria, sur bazo de vinbersuko kaj brando. En Fuenlabrada, Puebla kaj aliaj lokoj oni faras ankaŭ chapurrao, el akvo, sukero, brando kaj, foje, anizo.

Desertoj

En La Siberia ekzistas granda kukofara tradicio. Ĉefe en la datoj proksimaj al la Sankta Semajno aŭ en gravaj festoj, oni povas trovi tradiciajn dolĉaĵojn faritajn hejme kaj eble poste bakitajn en panejo. La elstaraj ingrediencoj estas faruno, sukero, mielo, ovoj, migdaloj ktp.

Fromaĝoj

La plej fama estas la fromaĝo de Castilblanco, farita el lakto de kapro. La averaĝa grando estas de 1-1,5 kg de pezo; flanke estas ornamaĵoj spikoformaj.[13]

Demografio

Ties loĝantaro ĉiam estis malabunda. La periodo de plej granda viglo de la loĝantaro estis la unua duono de la 20a jarcento. Spite la sekvo de la epidemio de gripo en la dua jardeko kaj de la civila milito en la 1930-aj jaroj, la loĝantaro kreskiĝis je nekonataj ritmoj (11,3 por milo jare) kaj ĝi proksimiĝis al la 50.000 loĝantoj. Tamen, dum la dua duono de la 20a jarcento la elmigrintaro malplenigis la terojn de La Siberio kaj kondiĉis la aktualan strukturon de la loĝantaro. En fortega kontrasto kun la hispana situacio, la distrikto perdis preskaŭ la duonon de sia loĝantaro. La konstanta elmigrado de junuloj lasis kadukiĝintan loĝantaron en la distrikto: estas pli de pliaĝaj personoj de sesdekkvar jaroj ol pli malaĝaj de dekses. Spite la reveno de iuj siberianoj, plejparte jam emeritaj, la distrikto daŭre perdis loĝantaron pro tio ke mortas pli da personoj ol tiuj kiuj naskiĝas.

Ekonomio

Pro loĝantostrukturo tiel malekvilibra, la takso je aktiveco estas tre malalta. Sed tio ne supozigas ekstreman malabundecon ekonomian por la distrikto. En la kunteksto de provinco malmulte disvolvigita, la siberianoj vivas bone danke al la transdonaĵoj de la publika sektoro. La disponebla familia enspezo nur estas malsupra al tiu de la distrikto de Badajoz kaj simila al la tiuj de la zonoj de Mérida kaj Almendralejo. La laborfakoj de la homoj de La Siberio variis en la lastaj jardekoj. Je finoj de la 19a jarcento ĉirkaŭ 90% laboris en la agrokulturo, inter la 5% kaj la 6% estis metiistoj kaj tre malmulte laboris en la industrio kaj la servoj. En la aktualo, pli de la tria parto laboras en la servoj (36,38%), sekvite de apude de la agrokulturo (31,03%). Industrio kaj konstruo okupigas la 14,33% kaj 18,26% de la loĝantaro, respektive.[9]

Referencoj

  1. Diputación de Badajoz: La Siberia. La leyenda del agua; Paĝoj 85-86. ISBN 84-7796-086-0.
  2. Pastor Muñoz, Mauricio kaj Pachón Romero, Juan Antonio: Excavación arqueológica de Miróbriga: campañas de 1987-88; Paĝoj 347-360. Mérida, 1991.
  3. Suárez, María Jesús: La villa de Talavera y su tierra en la Edad Media (1369-1504); Oviedo, 1982
  4. Andando por España: Localidades de los partidos judiciales de Herrera del Duque y Puebla de Alcocer, según la subdivisión de 1834
  5. Consejo General de Procuradores de España: Partido judicial de Herrera del Duque
  6. CEDER SIBERIA: Naturaleza de La Siberia
  7. Extremadura Alternativa: Embalses de La Siberia y La Serena
  8. Finanzas.com: "Nestlé Waters inaugura planta en Extremadura"
  9. 9,0 9,1 Diputación de Badajoz: La Siberia. La leyenda del agua; Páginas 85-86. ISBN 84-7796-086-O.
  10. "La Junta ha plantado 5 millones de árboles en los últimos cuatro años"
  11. Icona (Instituto Nacional para la Conservación de la Naturaleza), 1990
  12. Leĝo 8/1998, de 26 de junio, de Conservación de la Naturaleza y de Espacios Naturales de Extremadura
  13. Gourmet de Extremadura: Queso de Castilblanco o de La Siberia

Eksteraj ligiloj

greke Garbayuela, blogo de ideoj por Garbayuela.

greke SiberiaBlog, blogo kun novaĵoj pri la Siberia

greke Portalo de La Siberia en Ekstremaduro

greke La Siberia