Sâles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el La Sionge)
Sâles
Blazono de Sâles
Blazono de Sâles
Blazono de Sâles
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 38′ 7″ N 6° 58′ 28″ O / 46.63528 °N, 6.97444 °O / 46.63528; 6.97444 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 7″ N 6° 58′ 28″ O / 46.63528 °N, 6.97444 °O / 46.63528; 6.97444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1432
Areo 18,79 km²
Alteco 825 m super marnivelo
Poŝtkodo 1625
Komunumkodo 2152
Mapo de Sâles
Mapo de Sâles
Mapo de Sâles
vdr

Sâles estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1432 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sâles situas en la Friburgaj Antaŭalpoj proksimume 6,5 kilometrojn okcidentnordokcidente de la distriktĉefurbo Bulle. La komunumo Sâles konsistas el la vilaĝoj Sâles, Maules, Romanens kaj Rueyres, kaj la vilaĝetoj La Roseire, Vers chez Descloux, Treyfayes, Vers chez Monney kaj La Sionge.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,79 km², de kiuj 20,2% estas kovritaj de arbaro, 72,7% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sâles limas en okcidento kaj nordo al Vuisternens-devant-Romont, en nordnororiento al Grangettes, en nordoriento al Marsens, en oriento al Riaz, en sudo al Vaulruz, en sudsudokcidento al Semsales, kaj en sudokcidento al La Verrerie.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En sudo pasas tra la komunuma teritorio la kantona ĉefvojo n-ro 156 de Romont al Bulle. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas norde Bulle en distanco de proksimume 3 kilometroj oriente de la komunumocentro. Tra la komunumo pasas la trajnlinio de Bulle al Romont, kiu disponas pri du stacidomoj sur la komunuma teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sâles datiĝas el la jaro 1177 kiel Cella de Sale. Dum mezepoko Sâles apartenis al la Senjorujo Vaulruz, kiu en la jaro 1538 fariĝis friburga voktejo, al kiu ĝi apartenis ĝis la Helveta Revolucio. De 1798 ĝis 1848 Sâles apartenis al la distrikto Bulle kaj ek de tiam al la distrikto Grejerco. Kun efiko de la 1-a de januaro 2001 la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Maules, Romanens kaj Rueyres-Treyfayes estis integritaj al la komunumo Sâles.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Sales (vilaĝo de la komunumo Ependes)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]