La Tène (arkeologia trovejo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Tène ([la ten], laŭ IPA: [la ˈtɛːn]) estas la nomo de fama setlejo el la kelta ferepoko.

La Tène situas en marĉa pejzaĝo ĉe la orienta bordo de la Lago de Neŭŝatelo kaj troviĝas sur la tereno de la iama svisa komunumo Marin-Epagnier respektive nuna komunumo La Tène (47° 0′ N 7° 1′ O / 47.000 °N, 7.017 °O / 47.000; 7.017 (mapo)Koordinatoj: 47° 0′ N 7° 1′ O / 47.000 °N, 7.017 °O / 47.000; 7.017 (mapo)).

La prahistoria setlejo La Tène estis nomdona por kulturepoko La-Tène-epoko, kiu sekvis la Hallstatt-epokon.

La setlejo estis trovita en novembro de la jaro 1857 de la fiŝkaptisto Hans Kopp, kiu serĉis por Friedrich Schwab prahistoriajn objektojn. La arkeologoj ĝis hodiaŭ ne estas certaj, ĉu La Tène estis helveta urbo, ceremonia loko, haveno aŭ komerca centro aŭ eble eĉ ĉio en unu.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]