Reĝo Lear

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lear kaj Cordelia de Ford Madox Brown, 1849
Reĝo Lear prezentanta Ludwig Devrient kiel Reĝo Lear, verŝajne farita por produktado de Jean-François Ducis en 1769
Michael D Jakobs en la rolo de la Reĝo Lear


Reĝo Lear estas unu el la plej grandaj tragediaj figuroj de William Shakespeare en la dramo True cronicle historie of the life and death of king Lear and his three daughters (Vera kronika historio de la vivo kaj morto de reĝo Lear kaj liaj tri filinoj).

Multaj poetoj opiniis la dramon kulmino de la teatra poezio (Victor Hugo, sed aperis ankaŭ malaj opinioj, ke la dramo estas malbona (William Makepeace Thackeray, Leo Tolstoj).

La dramo disvolvas klasikan fabelon pri reĝo, kutimiĝinta nur al flatoj, kiu elpelas el la domo sian plej junan filinon, ĉar ŝi rifuzis kaĵoli lin, dum ŝiaj pli aĝaj fratinoj incensis lin plej fervore. Sed baldaŭ montriĝis, ke ilia amo estis nur ŝajnigata, dum sole la plej juna lin amas sincere. Ŝekspiro faris el la fabela temo filozofian dramon.

En Esperanto aperis du tradukoj, en 1924 de pastroj Curry kaj Ashley, en 1966 majstra traduko de Kalocsay.

En Esperanto aperis

  • La Tragedio de Reĝo Lear de Shakespeare, el la angla tradukis A. L. Curry kaj A. J. Ashley. 1924, 172 p. „Certe laŭ precizeco kaj ĝustigo al la originalo superas la anglaj tradukintoj, sed kion ili gajnas je fideleco, tion ili perdas je facileco kaj komprenebleco.“ (G. S. ,E', 1924, p: 125.)