La Traversée de Paris (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Traversée de Paris
filmo
Originala titolo La Traversée de Paris
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 26 okt. 1956, 9 sep. 1956, 7 jun. 1957
Ĝenro filma dramo, komedia filmo
Kameraado Jacques Natteau
Reĝisoro(j) Claude Autant-Lara
Produktisto(j) Henri Deutschmeister
Scenaro Jean Aurenche • Pierre Bost • Marcel Aymé
Loko de rakonto Parizo
Muziko de René Cloërec
Rolantoj Jean Gabin • Bourvil • Louis de Funès • Jeannette Batti • Albert Michel • Anne Carrère • Anouk Ferjac • Béatrice Arnac • Bernard Lajarrige • Claude Vernier • Clément Harari • Émile Genevois • Franck Maurice • Georges Bever • Georgette Anys • Germaine Delbat • Hans Verner • Harald Wolff • Henri Lambert • Hubert de Lapparent • Hubert Noël • Jacques Marin • Jean Dunot • Jean Vinci • Laurence Badie • Lita Recio • Louis Viret • Louisette Rousseau • Marcel Bernier • Martine Alexis • Maryse Paillet • Monette Dinay • Myno Burney • Paul Barge • René Brun • René Hell • Robert Arnoux • Yvette Cuvelier • Yvonne Claudie • Michèle Nadal • Hugues Wanner
IMDb
vdr

La Traversée de Paris (La trairo de Parizo) estas franca-itala filmo de Claude Autant-Lara, aperinta en 1956.

Temo[redakti | redakti fonton]

En 1943 en Parizo, dum germana okupacio, Martin, senlabora taksiisto perlaboras sian vivon liverante pakaĵojn por la nigra merkato. Iun vesperon, li devas piedire transporti kvar valizojn entenantajn dehakitan porkon al la alia ekstremo de la ĉefurbo. Li iras en la kelon de ulo nomita Jambier, kaj ludas akordionon dum oni buĉas la beston. Farinte tion, li iras kun sia edzino Mariette al la restoracio kie li devas retrovi sian komplicon. Li ekscias, ke li ĵus estis arestita de polico. Nekonato eniras la restoracion kaj, pro miskompreno, timante ke li rendevuis kun sia edzino, Martin invitas lin vespermanĝi kaj labori kun si. Tiu elekto rapide montriĝos malbona, ĉar tiu nova persono, nomita Grandgil, tute ne estas obeema. Li unue atribuas al si konsiderinde pli altan salajron terurante la malfeliĉan Jambier. Poste, li frakasas la botelojn de trinkejo, kie ili rifuĝis de polico kaj moknomas la estrojn «fipovrulojn». Li eĉ batos policanon sur la kapo, en kvartalo kie Martin loĝas. Kaj fuĝante de germana patrolo, ili fine rifuĝas en la loĝejo de Grandgil, kie Martin mirigite malkovros, ke temas pri iom renoma pentristo, kiu sekvis lin nur por distri sin. Tamen daŭrigante sian vojon, ili fine alvenas al la adreso de livero sed trovas la pordon fermita. Ili faras tian bruegon ke polico intervenas. En la Kommandantur, kien ili estas kondukitaj, germana oficiro rekonas la pentriston Grandgil. Li pretas liberigi ilin, kiam oni anoncas la murdon de kolonelo. La germana oficiro sukcesas ĝustatempe nur savi Grandgil dum Martin foriras kiel deportito. Jaroj forpasas, Parizo estas liberigita kaj ni retrovas Grandgil sur la kajo de pariza stacidomo de Lyon, sekvatan de valiz-portanto. Desupre de la fenestro de la vagono, Grandgil subite rekonas Martin portantan ali-ies valizojn, kiel ĉiam.

Teĥnikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Rekompencoj[redakti | redakti fonton]

  • 1956: Pokalo Volpi por plej bona vira interpretado al Bourvil en la Mostra de Venecio.
  • 1956: Premio por plej bona filmo de franca sindikato de kina kritiko.
  • 1957: Premio Méliès.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]